Diskuto:Placentuloj

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Rdelre

Placentalia aŭ Eutheria tio estas du diversaj taksonoj. Ĉu iu povas disigi? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:38, 13 Dec. 2013 (UTC)


Malfacilas pri tiu temo obei la regulon pri neŭtrala vidpunkto: ne estas interkonsento inter la sciencistoj. Ne estas interkonsento eĉ inter la lingvaj vikipedioj!
Mi rigardis la ligilojn al en:Placentalia kaj en:Eutheria en pluraj lingvaj vikipedioj. Tio estas la rezulto:
* Placentalia
** angla: infraklaso sub Eutheria
** franca: "cohorte" sub Eutheria
** germana: subklaso (ankaŭ nomata Höhere Säugetiere), kies scienca nomo estas Eutheria
** hispana: infraklaso, sama kiel Eutheria (Eutheria es un clado de mamíferos semejante a Placentalia, y designa el mismo taxón.)
** itala: ne estas ligilo, sed pri Theria oni legas: I Theria o Placentati (Terioj aŭ Placenthavaj)
** rusa: infraklaso
** sveda: la ligilo alportas al Högre däggdjur, infraklaso kies scienca nomo estas Eutheria
* Eutheria
** angla: "clade" enhavanta plurajn bestarojn, ĉiujn formortintajn krom Placentuloj - tamen la elektita referenco (J.D.Archibald) havas titolon "Eutheria (Placental Mammals)" kaj asertas ke Placentuloj estas "basically" (baze) la samo kiel Eutheria
** franca: infraklaso enhavanta plurajn grupojn, inter kiuj Placentalia
** germana: ne estas ligilo
** hispana: "clado" (sed: Todos los Eutherianos extintos, debido a su ancestro común y a todas las extintas descendencias de este ancestro, eran placentarios correspondientes a la infraclase Placentalia.)
** itala: infraklaso sub Theria
** rusa: ne estas ligilo
** sveda: ne estas ligilo
Vidu ankaŭ https://www.wikidata.org/wiki/Talk:Q25833
Do mi sugestas unue aldoni fontojn pri la temo kaj nur poste, tre singarde, disigi, klarigante la malsamajn vidpunktojn. --Rdelre (diskuto) 17:35, 29 apr. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Placentuloj".