Diskuto:Planta komunumo

Tiu ĉi artikolo estas ligita al hispana kaj al franca artikoloj kies titolojn ĝi nekorekte tradukas. Laŭ mi la titolo estu : "Vegetaĵa formacio" aŭ "Planta formacio", aŭ "Formacio (plantoj)"...

Certe temas pri vegetaĵaj kunaĵoj (PIV, socio). Sed inter tiuj ĉi oni distingas du kategoriojn : (1) la plantaj komunumoj aŭ plantasocioj, se la speciokonsisto estas konata aŭ priskribita; (2) la formacioj, se la konsisto ne estas bone konata, kaj oni baziĝas sur la "fizionomio" ( eksterna aspekto ).

Oni redaktu apartan artikolon "Planta komunumo", "Plantasocio" ( Mi verkus ĝin se dezirate. )

Mia referenco : Poskin, A. 1949 : Traité de sylviculure. "Jules Duculot Editeur", "Librairie agricole de la Maison Rustique", Gembloux, Paris. 530 p. ( pp. 138-141). --Forstbirdo 09:30, 7. Jun 2009 (UTC)

Ni vidu kion rakontas Da Lage, Antoine & Métailié, Georges 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale. CNRS Editions, Paris ISBN 2-271-05816-3.

"Formacio" (france) estas 1. kutima mallongigo de "planta (aŭ vegetaĵa) formacio" 2. unuo de vegetaĵaro el usono ( sistemo Clements ) difinita surbaze de unu aŭ du taksonoj karakterizaj kaj konforme la klimata plantformacio en certa teritorio.

"Planta formacio" (france) estas : unuo de vegetaĵaro karakterizita de sia ĝenerala fizionomio kaj de sia strukturo.

Mi pensas ke en "Internacia" (?) Lingvo oni prefere adoptu la jam ( en la scienca mondo ) internaciajn terminojn, kaj ne kreu ilin tiel ke ili ne estu rekonebla en la (vera) internacia mondo.

En la pasinteco Esperantujo neniam estis ujo de plejparto de la sciencoj; ne utilas diskuti pri la kialoj. Ege mankas scienca terminologio. Ankaŭ la bona PIV nur estas ĝenerala vortaro, kaj ne sufiĉas por ĉia uzado. --Forstbirdo 19:06, 7. Jun 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Planta komunumo".