Mi scivolas: kiel tradukos kart-ludajn kaj pokerajn slangojn? El la angla:

  • deck (kartstako?)
  • hand (mano) (eble oni reprenu "mano", sed komprenigante per unuaapere precizigi (kartaro en la mano de ludito)
Angle, hand estas ambigua; mi ŝatus nefari la saman eraron en Esperanto. Mi proponas deck=kartaro kaj hand=kartareto. Mi kreis Pokeran Glosaron kie ni povos diskuti ĉiajn terminojn.
  • bet (veto)
  • draw (preni)
  • deal (disdoni?)
  • discard (diskarti?) eble elkarti aŭ ekskarti ?
  • ante (antaŭveto?)
  • raise a bet (pliigi veton)
  • call a bet (samigi veton?)
  • check a bet (nula veto?)
  • chip (monerumo? moneraĵo?)
  • kaj aliaj...

Ĉu vi havas sugestojn? -- Yekrats 13:55, 4. Mar 2004 (UTC)

Por 'check', 'bet', 'call', 'raise', 'fold' ktp, ni bezonas vortojn de unu silabo (aŭ eble du) - facile kaj rapide diritaj. Eble 'pasi', 'veti', 'sekvi', 'egi', 'ŝuti'? Mi amas 'kartstako' (deck), 'kartaro' (hand), 'preni' (draw), 'disdoni' (deal). Mi preferas 'forĵeti' (discard) kaj 'ĵetono' (chip, el la franca 'jeton'). -- Vik Reykja

Mi ĵus trovis la vorton por "chip/token" ("ĵetono") en mia angla/esperanta vortaro. -- Yekrats 16:21, 5. Mar 2004 (UTC)

Mi skribas novan version de ĉi-tiu artiklon. Ĝi eble finos baldaŭ (3-tage?)

Je risko de krokodiliĝado, mi demandos: Ĉu estos helpema, por skribi la angla slango post la proponita esperanto por ĉi-tiu artiklo? Aŭ, ĉu homoj komprenos vortojn kiel "forĵeti" kaj 'disdoni' ktp?

Mi opinias, ke ni devu enhavi neniajn krokodilaĵojn. Anstataŭ, ni priskribu la terminojn en Esperanto. Se ni fuŝas, iu ĝustigos nin. --Vik Reykja 20:06, 6. Mar 2004 (UTC)

Cetere se ni povas enkonduki tiel bonajn kaj taŭgajn vortoj por ludi pokeron en Esperanto, estus bone !

Konsentita. Mi klopodos skribi nur Esperante. -- Yekrats 11:56, 8. Mar 2004 (UTC)

Ĉi-tiu artiklo estas malfinita. Mi laboros plie morgaŭ. Yekrats 21:09, 8. Mar 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "Pokero".