Diskuto:Pola lingvo

kaj la y ? kiel prononciĝas la y ?

'y' estas simila al esperanta 'i'. 'y' sed estas iom malfronte. Fakte 'i' estas antaŭa kaj 'y' - centrala. Vi ankaŭ povas elparoli kiel 'i' kun iom pli alta lango kaj per garĝo. Se vi parolas en la angla: http://en.wikipedia.org/wiki/Close_central_unrounded_vowel.

La artikolo estas redaktenda redakti

Oni bezonas ankoraŭ skribi pri pola gramatiko kaj historio de la lingvo. Sekcio pri fonetiko estas apenaŭ komencita.

Prezentado redakti

Dankon lasi la prezentado, ĉar ĝi estas perfekta. 90.12.79.171 12:51, 12. Jan 2008 (UTC)

Ne, ĝi ne estas perfekta! Vi forviŝis la tutan aboco-tabelon. Kial? Bonvolu ne faru tiel sen diskuto. -- Yekrats 16:02, 12. Jan 2008 (UTC)

Pro vandalismo, mi blokos ĉi artikolo por 3 semajnoj por anonimuloj. Nomataj uzantoj povas redakti normale. -- Yekrats 16:04, 12. Jan 2008 (UTC)

Sed pli mole? redakti

Mi pensas, ke diri "konsonanto mola" por signifi "konsonanto palatala" ne estas komprenebla por tiuj, kiuj ne konas tradicion gramatikan slavan.

Ablativo? redakti

Pola lingvo ne havas ablativon, sed instrumentalo.

ĝuste... kaj mi pensas ke "krzesło" ne estas tre bona ekzemplo ĉar tie nom, ak kaj vok sonas same.. oni eble donu kiel ekzemplon vorton en kiu ĉiuj kazoj sonas diference ĉar "krzesło" povas konfuzi iun kiu ne scias la polan ("kial estas sep kazoj se fakte estas nur kvar?")

nu, evidente la administrantoj de esp vikipedio neniam permesos korekti tiun eraran tabelon kaj plu instruos esperantistojn ke en la pola estas ablativo

Kial vi ne mem korektas la eraron? --Surfo 07:04, 26. Feb 2010 (UTC)

mi ja korektas sed la korekto aperas nur en la malneto

Anonimaj uzuloj ne havas la rajton deklari artikolon "reviziita". Ĉar la modifo de 79.184.231.81 ŝajnas al mi bona kaj utila, mi ĵus "reviziis" ĝin. Do ĝi nun devus aperi en la publika versio de la artikolo. – Umbert' 21:41, 26. Feb 2010 (UTC)

Vortoj, kiuj enhavas literojn Q, V kaj Z pro ordinariĝo ofte ŝanĝiĝas al enhavantaj nur polajn literojn. redakti

kia damna sensencaĵo estas tio? ekde kiam "z" ne estas pola litero? verŝajne temis pri "x", mi supozas

Kompreneble. Ŝanĝite.--Lohengrin 01:31, 9. Jan 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Pola lingvo".