Diskuto:Predikata logiko

Mi miris pro tio, ke Vi tute ŝanĝis mian artikolon, kvankam vi skribis nenion en Diskuton! :) Sed mi ne estas kolera. Tamen mi decidis fari kelkajn korektojn al via verko:

  1. Mi movis kelkajn frazojn pri kvantigiloj al la paĝo, kiu estas por kvantigiloj
  2. Vi lasis nulnivelan logikon
  3. Pri kalkuloj Vi skribis strange, nekompreneble

Ĉu estas bone uzi la esprimon "vaka loko de predikato"? :) Ĉu ne estas tio vulgare?

Dankon je Identeco-predikato kaj je la unuargumenta predikata logiko!

Pardonu ke mi ne anoncis mian reverkon de la artikolo en la diskuto.
Logiko estas fako, pri kiu mi tre spertas: Fakte mi baldaŭ finos mian doktoriĝon pri logiko. Pro tio mi rimarkis, ke via versio de la artikolo ne nur enhavis lingvajn erarojn, sed ankaŭ estis el enhava vidpunkto ne tre bona kaj ŝajnis iom konfuzita. Mi tial decidis traduki la plej gravajn sekciojn de la tre bona germanlingva versio de la artikolo. Por la enkonduko mi ankaŭ transprenis ideojn el la anglalingva Vikipedio.
Se oni pri iu fako ne havas tre altajn sciojn, estas plej bone kiom-eble baziĝi sur alilingvaj Vikipedioj, anstataŭ tute memverki ion. Kaj eĉ kiam oni havas fake altajn sciojn ankoraŭ povas esti preferinde bazi sin sur alilingvaj versioj (kiel mi faris ĉi-okaze).
La esprimon "vaka loko de predikato" mi uzis kiel tradukon de la germana "Leerstelle eine Prädikats". Ĝi ŝajnas al mi la plej taŭga traduko. Kial vi opinias ĝin vulgara?
Ankaŭ pri viaj ŝanĝoj al mia versio mi ne vere ĝojas:
  • La sola ŝanĝo, kiun mi konsideras plibonigo, estas la movo de la alineo pri nombro-kvantigiloj al la artikolo kvantigilo.
  • La terminio "nulnivela logiko" estas uzebla (kvankam iom stranga) por la asertologiko, sed tiu ja ne estas predikata logiko. Egaligi "asertologiko" kun "Aristotela logiko" fakte malĝustas: La Aristotela logiko malsame al la asertologiko ja konas predikatojn kaj kvantigilojn, do estas speco de (unuargumenta unuanivela) predikata logiko.
  • Via ŝanĝo de "La dua karakteriza koncepto de la predikata logiko estas la kvantigilo" al "De la predikata koncepto estas kaŭzita la koncepto pri la kvantigilo" estas por mi tute konfuza kaj nekomprenebla.
  • La apartigo de du alineoj en novan sekcion "decidebleco" estas pli konfuziga ol strukturiga: La unua (unufraza) alineo de tiu sekcio neniel rilatas al decidebleco. La dua alineo fakte temas pri unuargumenta logiko, kies decidebleco estas menciita; sed la decidebleco ne estas la ĉefa enhavo de la alineo.
  • La indiko "(Kial - mi klarigos sube)" havas tute neenciklodiecan aspekton (pli enciklopediece estus "(la kialo estos klarigita sube)"). Sed ĉiuokaze pli sube ne plu venas klarigo pri la afero.
Sekve mi emas malfari ĉiujn viajn ŝanĝojn krom la forigon de la alineo pri nombro-kvantigiloj. Marcos 15:17, 11 Jan. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Predikata logiko".