Diskuto:Profundometro

Propono alinomi la artikolon al "Profundometro" redakti

Mi proponas alinomi tiun artikolon al "profundometro". Fakte la sufikso "-metro" estas komune uzata en fakaj terminaroj, ekzemple: anemometro, barometro, termometro, ktp. Estus la rekta traduko de la itala kaj la franca terminoj (resp. profondimetro kaj profondimètre). Plie, la termino "sensilo" rilatas al la kvin sensoj, kio tute ne rilatas al tia aparato; por mezurilo de profundo "profundosentilo" estus pli taŭga (Vd "sentilon" en par. 5 pri sento).--Kiu konsentos adopti mian alinomigon (espereble multaj)?--DidCORN la 26-a de februaro 2017, 21:15 (UTC)

Reiri al la paĝo "Profundometro".