Diskuto:Pseŭdonimo

Ĉu ni menciu samsignifajn vortojn, kiel "pseŭdonomo", (kiu eble estas pli bona kiel kunmetaĵo ol la radiko pseŭdonimo) kaj la artikolo mem uzas "plumnomo"-n. Ĉu ni aŭ evitu tion aŭ menciu ĝin en listo da samsignifaj? --Jacob SCHWARTZ


Se ĝi estas uzata, ni menciu ĝin. "Plumnomo" estas ofte uzata.

--Bab


Ĉu ni havu diskuton pri ĉu uzi "iĉ" en la Vikipedio? :) Mi surprizis min ke mi ne komprenis la vorton "iĉan" dum iom da tempo, demandante al mi "ĉu ĝi estas etno?", sed finfine mia stulta cerbo komprenis. Ĉiuokaze, mi kredas ke ni evitu multajn ne vaste akceptitaj radikoj, kaj inter tiuj kiujn ni jam diskutis, mi kredas ke "iĉ" estas unu el la maplej akceptitaj aŭ konata. --Jacob SCHWARTZ


Ni povas havi diskuton, sed pri ĉi tiu punkto mi "neniam" cedos! :-) Se ni ne uzu "iĉa" ni tiam ankaŭ ne uzu "ina".

--Bab

Mi aŭdis pri "iĉ" sed fakte tie ĉi estis la unua fojo kiam mi iam ajn aŭids aŭ legis ĝin vere uzata. Kaj eble aliaj havas aliajn proponojn por la sufikson ol "iĉ"; kial via ŝatata solvo venkas kaj ne iliaj? Almenaŭ "in" estas akceptata. Kaj mi kredas ke la Vikipedio ne estas la loko por solvi la problemojn de la lingvo. Eble tio estas mia ĉefa problemo kun tiuj aferoj. La Wikipedio spegulu la lingvon, ne provu ŝanĝi ĝin. Do se gravas al vi, kial ne uzu "malina" se "vira" estas problema al vi? (Kaj ĉu vi havas ion por diri pri patro/patrino?)

--Jacob SCHWARTZ

Laŭ Google:

+kaj+estas+iĉo -"-iĉ" (por eviti prigramatikaj tekstoj) — trovitaj: 5-foje, je 3 paĝoj
+kaj+estas+iĉa -"-iĉ" — 3, 3
+kaj+estas+icho -"-ich" — 1, 1
+kaj+estas+icha -"-ich" — 0, 0

Entute: 9 mencioj, 7 paĝoj

Ekzemplaj specimenoj:

el http://www.geocities.com/Tokyo/Garden/7676/eores4.txt

" Unu ridante flustras al la alia ke tiu iĉo trans ili devas

  esti ĵuken[-]studento. Dume, tiu iĉo estas tagrevanta kiel kutime:
       `Kyoko, mi tute sukcesis en la ekzamenoj!´"

el www.geocities.com/Tokyo/Garden/7676/eores10.txt

"Unu-du tiaj banejoj troviĝas en ĉiu kvartalo. La banejoj estas dividitaj en iĉa sekcio kaj ina sekcio."

Strange, kiam mi kelkfoje trovis la vorton en Kontakto (monatgazeto de TEJO), ĉiam ĝin skribis azianoj! Eble nur tiuj liberaj de eŭropa lingvo kuraĝas tute liberigi sin el sialingva pensmaniero?

Jes, ekzistas multaj proponoj por malina finaĵo. Notu bone, ke mi ne uzis "iĉ" kiel finaĵo, sed kiel memstara vorto, kaj ĝi ne estas io nova, sed io kaŝata en la interna logiko de la lingvo mem: -ino > -njo, do #-iĉo > -ĉjo. Mi kutime diras kaj skribas "patro" kaj "patrino", uzas "amiko" por ambaŭ seksoj. Kiam estos necese, mi eble distingos inter "samideano", "samideanino" kaj "samideaniĉo", kvankam min ne sone plaĉas tiu sufikso. Denove notu, ke mi uzis ĝin memstare, kaj ke, almenaŭ inter kelkaj aziaj esperantistoj, ĝi jes estas uzata.

Sed se multe ĝenas vin, mi povas kompreneble ŝanĝi al pli vaste konata "malina", kiun mi ankaŭ ofte uzis.

Argumentoj por kaj kontraŭ "iĉ" (kaj, cetere, ri), vi povas legi je http://www.rano.org/riismo.html

--Bab

Reiri al la paĝo "Pseŭdonimo".