Diskuto:Psika rezilienco

(Alidirektita el Diskuto:Psikologia rezisto)

Pri la termino redakti

Unue, kompreneble, la titolo de la vikipedia paĝo devus esti ne „psikologia rezisto“, sed „psika rezisto“ aŭ „rezisto (psikologio)“ – se entute –, ĉar ne estas la psikologio, kiu rezistas, sed la homa psiko. Sed rezisto laŭ mi tute ne esprimas la samon kiel rezilienco. Ĉar „rezisto“ estas la povo kontraŭstari ion. Do ekzemple akvorezisto de iu materialo signifas, ke la akvo dekomence ne povas penetri ĝin. La trajto de rezilienco ne signifas, ke la psiko ne estas trafita, tuŝita, aŭ dumtempe eĉ vundita, skuita de iu vivosperto, sed ke la individuo iel povas adaptiĝi al tiu sperto kaj reveni al la normala vivo. El la naciaj lingvoj tamen, ĉiuj, kiujn mi povas kontroli, uzas la saman vorton. Etimologie, ĝi estas latin-devena – kiel ja la plejmulto de medicinaj sciencaj terminoj – kaj baziĝas sur la vorto „resilire“, signifikanta „resalti, reveni al la origina formo“. Ĝi estas resilience en la angla, résilience en la franca, resiliencia en la hispana, kaj samdevena en la germana, itala, kataluna, eŭska, rusa, pola, serba kaj eĉ en la hungara kaj finna, kiuj kutime havas la tendencon krei siajn proprajn vortojn. Konsiderante, kiom vaste uzataj estas tiuj menciitaj lingvoj entute, se oni ankaŭ kalkulas la homojn, kiuj parolas ilin kiel duajn lingvojn, oni povas ja konsideri la vorton „internacia“ en la Zamenhofa senco. Pro tio mi tute ne vidas argumenton kontraŭ la enkonduko de faktermino surbaze de tiu vorto en Esperanton kaj pledas por uzi "reziliencon". Se oni nepre volas inventi esperanto-propran vorton, oni almenaŭ konsideru bone la bazan psikologian/medicinan koncepton. Kaj tiam temas pli pri „psika elasteco“ aŭ simile, ol pri rezisto. - As_eo

Pri la nomo: Psika rezilienco, kaj elasteco redakti

Mi tuttute konsentas kun la saĝaj vortoj de As_eo en Ria desupra diskutaĵo titolita "Pri la termino". Laŭ la vikioj, Psika rezisto estas tute alia afero. Do mi sugestas alinomi al Psika rezilienco, kaj alidiretki de Psika elasteco. Sj1mor (diskuto) 05:44, 24 maj. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Psika rezilienco".