Artikoloj en la Esperanta Vikipedio estu en Esperanto! Se oni ne havas tempon fintraduki artikolojn el alilingvaj vikipedioj, tiam prefere tute ne komencu!

--Bab

Aŭ ne inkludu la parton en la alia lingvo. Interesa estas ankaŭ havi parton de la alilingva artikolo tradukita, anstataŭ havi nenion.

Jen mi ekpensis ke la alilingvaj ligiloj ne devus mencii nur la lingvon al kiuj ili apartenas sed ankaŭ vidigi al kiu preciza artikolo ili celas. En la kazo de ĉi artikolo al la e-oartikolo respondas unu angla artikolo (Root) sed (almenaŭ) tri germanaj (Root, Wurzel, Wurzel(Mathematik) kaj unu franca kiu parte rilatas al parto de la artikolo (Racine grecque apartenas al Etimologio). Estus interese rekte vidi ĉion tion en la alilingvaligaro ekzemple tiel
Angla : Root Germana : Root, Wurzel, Wurzel(Mathematik) Franca : Racine Grecque
Arno

Mi kredas ke devas iri al ĝenerala paĝo pri radiko en la germana lingvo, kaj ekde tie al la specifaj artikoloj ( ekzemple, al la matematikaj artikoloj).

Pri alilingvaj tekstoj: mi estas pacienca. Ne nervoziĝu. Trankvile laboru.--Hans 20:53, 27. Apr 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Radiko".