Mi proponas alinomigi la paĝon al rajtocedo, vorto proponata en Kontakto. La vorto ja ne estas perfekta, ĝi ne specifas pri kiu rajto oni cedas, tamen multfoje ĝi superas la strangan kopilason: ja ne temas nur pri rajto kopii, sed pri ĉiuj elementoj de la aŭtorrajtaro. Krome cedi estas ĉi-signife multe pli bona ol lasi. --Petrus Adamus 10:39, 12. Dec 2009 (UTC)

Mi konsentas kun vi, ke "rajtocedo" estas pli taŭga ol "kopilaso". Fakte mi legis la Kontakto-artikolon iom antaŭ ol mi verkis ĉi tiun artikolon. Kiam mi ekverkis ĉi tiun artikolon, mi memoretis ke mi ie renkontis bonan tradukon de "copyleft", sed ne plu memoris kie. Mi provis retrovi ĝin, sed interrete trovis nur "kopilaso". Nun vi bonŝance rememorigis min pri ĉi tiu taŭga vorto. Mi nun ŝanĝos la artikoltitolon, sed daŭre mencios la alternativon "kopilaso". Marcos 11:08, 12. Dec 2009 (UTC)
Mi pensas, ke la vorto "kopilasigo" pli ĝuste montrus la sencon (mi pensis pri "rajtocedigo", sed ĝi eble sonus iom timige, kiel "viral licensing", kaj povas signifi ankaŭ "copyright assignment" ks). --AVRS 12:30, 24 Jul. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Rajtocedo".