Diskuto:Raketoplano

spacoŝipo kaj ne plano pri raketo


Kaj kio pri raketoplanado?:)) Mi alimovos al raketoŝipo aŭ kosmoŝipo. Narvalo 21:10, 13. Jul 2005 (UTC)

Prefere al kosmonavedo, ĝia specialaĵo ja estas, ke ĝi plurfoje forveturas kaj revenas... tial la analogio al navedo de teksilo, kiu instigis la vortelekton en pluraj lingvoj. Montanesko 21:24, 13. Jul 2005 (UTC)

Mi petas ke vi eliru la strukturon de angla pensado kaj pensu rekte en la angla. "Navedo" estas tute erara, tiu estas ilo uzata en teksado, kaj angle portas la nomon "shuttle." La kosmoŝipo neniel imitas la movojn de navedo, tial ĉi oni ne uzu tion ĉi. Tio ĉi estas orbitilo. KriZe


Mi ne konsentas kun KriZe, ĉar ankaŭ la unufoje uzeblaj spacŝipoj aŭ spacĉeloj ja orbitas, do estas orbitaĵoj; aŭ eble "oni" orbitas per ili, do ili estas orbitilo. Necesas distingi inter ili kaj la reuzeblaj.
Kiel Ismo menciis en la artikolo, aliaj lingvoj uzas "spaca pramo" aŭ "spaca omnibuso". Eble "pramo" estas pli bona ol "navedo", ĉar pramo estas trafikilo, kaj ankaŭ ĝi ofte iras tien-reen sur rivero. -- Umberto 14:17, 28. Jul 2005 (UTC)
Vikipedia artikolo estas maltaŭga loko por klarigi etimologion de novvorto kreita de la aŭtoro. La aŭtoro ĉi-artikole kreas neologismon: raketplan/. Orbitilo estas bona, fundamenta esperanta vorto, kaj sekvas la ĝeneralan NASAan nomon por la veturilo mem: orbiter. Vidu: [1] ("Space Shuttle orbiters"). Ekzistas ankaŭ fotiloj nur unufoje uzeblas, ne necesas distingi inter tiujn ĝi kaj reuzeblaj.
La pli grava distingo estas inter la spaco inter iuj du punktoj (ekzemple inter viaj piedfingroj) kaj la spaco kiu konsistas tutan universon... Tial ĉi necesas uzi la vorton kosmo.
Ĉu ni povas konsenti minimume ke raketplano estas tuta forigenda stultaĵo? KriZe.
Mi ne dirus stultaĵo, sed mi konsentas, ke la esprimo estas ne taŭga. Sed se vi argumentas, ke ne necesas emfazi la plurfojan uzon, tiam necesas komplete reformuli la artikolon; en la nuna formo ĝi koncernas eksplicite nur tiujn plurfoje uzeblajn pramojn, omnibusojn aŭ kiel ajn. Se tiun distingon vi ne volas, verku novan artikolon "orbitilo"; sed ĝia enhavo estu tute alia. -- Umberto 16:27, 28. Jul 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Raketoplano".