Diskuto:Reguloj de goo

Kial "Ses Reguloj de Goo"? Mi ne memoras ĉu mi iam ajn legis aliloke la aserton ke goo havas ĝuste 6 regulojn. Sonas iom strange, kiel la absurdaj supozeble "16 reguloj" de Esperanto. "Regularo de Goo" ŝajnus pli taŭga laŭ mi anstataŭ artefarite pretendi ke iel estas ĝuste 6 reguloj de goo kaj ke la nombro 6 havas ian gravan signifon, kiam evidente la specifa nombro de reguloj dependas de tio, kiel oni verkas la tekston. Goulo 09:21, 6. Sep 2006 (UTC)

Kial mankas la mencio de la komi ĉi tie je la fina kalkulado?

Supoze, unua kontribuinto ne povus traduki titolojn, pro tio ri numeris anstataŭ aldoni titolojn. Ryoho 11:11, 11. Sep 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Reguloj de goo".