Diskuto:Religioj de Amerikaj negroj

Mi kontraŭas la uzadon de la vorto "negro", kiun mi, eĉ se mi mem helhaŭtas, trovas rasisma. Ĝi estas rasisma ĉar ĝi klasigas tutan homgrupon kiel io alian ol "homojn, ulojn". Aŭ ni movu ĝin al Religioj de Afrik-Usonanoj (kp. artikolon Afrik-Usona flago k.a.), aŭ ni kreu ankaŭ artikolojn "Religioj de Amerikaj blenkoj/blankuloj", "Religioj de Amerikaj roĝoj/ruĝuloj" ktp. Bab 15:35, 13. Jun 2006 (UTC)

Unue, USONO ne estas Ameriko, estas EN Ameriko, sekve, oni ne povas renomi la artikolon al Religioj de Afrik-Usonanoj, ĉar en aliaj landoj de Ameriko estas afrikanidoj. Due, en portugala lingvo estas vorto "crioulo" kaj "negro" por nomi "afro-amerikanojn", "crioulo" (ĉiu kiu naskiĝis ĉe oni) estas ofenda vorto, ĉar estas ligita al sklaveco, sed "negro" (nigra) estas neŭtrala vorto kiel "branco" (blanka) simple rilate al fizika karaktero, do, en unuaj tempoj, mi uzis "negro" ĉar mi pensis ĝin neŭtrala. En sudamerika hispana lingvo, "negro" ŝajnas al mi ne ofenda. Ĉu vere "negro" en Esperanto estas ofenda vorto? Simple oni ne rigardas ĝin kiel simpla traduko de usona-angla "negro"? En alia vortoj, oni povas konsideri "negro" kun la sama semantika signifo de la angla "negro"? Kial? Kiam oni uzis la vorton "negro" en Esperanto? Kiu uzis? En kiaj kontekstoj?Roberto 00:14, 14. Jun 2006 (UTC)
1. Esperanto NE estas la Portugala (nek la Hispana). La Portugala "negro" egalas al la Esperanta "nigra", kiu ne en si mem estas iu ofendaĵo. Por substantivigi pri persono, do paroli pri "nigra(haŭta) homo", oni Portugale plu uzas la vorton "negro" ("negra" priine), do "(iu) nigra, nigrulo". "Negro" kiel Esperanta vorto havas nenian rilaton al "nigra", kaj do povas konsiderati superflua kaj ofenda (pri aliaj "rasoj" oni ne kreis apartan vorton, do aliaj "rasoj" konsideratas "normalaj", dum "nigruloj" estas escepto kiu meritigas kreadon de speciala nomo). Mi scias ke povas malfacili vidi tion, sed provu iom forlasi vian nacilingvan pensadon... :-) Bab 15:19, 14. Jun 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Religioj de Amerikaj negroj".