Diskuto:Rendevuado

Mi multe dubas pri la taŭgeco de la traduko de la titolo de la artikolo (anglismo). Mi neniam aŭdis tiun koncepton esperante nek per tiu anglismo nek per traduko, kiu povus esti io kia partnera interkonigado aŭ simile.--kani 23:15, 5. Jan 2009 (UTC)

Tute prave, mi neniam aŭdis la esprimon dejtado kaj ne trovas ĝin en miaj vortaroj. Mi opinias, ke ĝi bezonas ian pravigon. Alie mi proponas ŝanĝi la nomon, ekzemple al rendevuado. – Umberto 23:17, 5. Jan 2009 (UTC)
Saluton, Kani kaj Umberto. Mi subtenas alinomadon al rendevuado laŭ la propono de Umberto, ĉar ĝi uzas jam ekzistantan vorton. - Mi pensas, ke la strangaĵo estiĝis el la angla vorto datedating. Sed vikipedio ne estas loko por enkonduki kaj disvastigi novajn vortojn, eĉ se tiaj anglaĵoj nuntempe modernas en la mondo. Kore --Tlustulimu 23:47, 5. Jan 2009 (UTC)

Mi apogas uzadon de 'dejti' ĉar 'rendevui' signifas na "Interkonsento laŭ kiu du aŭ pluraj personoj renkontiĝas en sama loko je sama horo" (el www.reta-vortaro.de/revo/art/rendev.html), tamen 'dejti' signifas na "taksi taŭgecon de alia kiel sia partnero por intima interrilato kaŭ kiel edzeco." (el eo.wikipedia.org/wiki/Dejtado aŭ en.wikipedia.org/wiki/Dating_(activity) ). Mi pensas ke ĝi estas iome neologismo, sed 'rendevui' ne havas saman signifon tiel kiel 'to date' en angla. Ĉi tiu distingo estas egale uzebla en ĉiu kulturo. Ĉu eble ĝi ŝanĝiĝus al 'amindumi' (am·ind·um·i) anstataŭ 'dejti'? – Kinlaso

Reiri al la paĝo "Rendevuado".