Diskuto:Retkomerco

La esperanta termino estas «retkomerco» redakti

La angla termino estas maltrafa: la esenca trajto de la koncepto estas ne elektroniko, sed komputila Reto. Tial la ĝusta termino esperanta estas retkomerco — tiel estas en Komputada Leksikono, ReVo, Komputeko; en artikoloj de «Monato» (vd ekzemplon en la ReVo-artikolo).

Kp ankaŭ la terminojn retbutiko (uzata en FEL, UEA); retpoŝto — kie la anglaj terminoj simile misuzas la epiteton elektronika anstataŭ reta.

Kvankam la tradukoj en la naciaj vikipedioj sklave paŭsas la anglan artikolon, tamen almenaŭ por kelkaj lingvoj tia paŭsado estas misinforma; ekz-e germane oni ja (ankaŭ) uzas pli ĝustajn terminojn Internethandel (kaj Onlinehandel); simile pri la ĉeĥa (obchod na internetu) kaj la pola (handel sieciowy).--Sergio (diskuto) 13:28, 31 Aŭg. 2015 (UTC)

Alinomigo redakti

Sekve de la proponoj kaj pro foresto de kontraŭaj reagoj dum monatoj, mi alinomigis el Elektronika komerco al retkomerco.--kani (diskuto) 19:55, 27 Nov. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Retkomerco".