Diskuto:Rettrompado

mi taksas tute erara la nomon. Mi pensis, ke vi prezentas surstratajn ŝteltrukojn. Narvalo 04:45, 17. Dec 2005 (UTC)

Aŭ fiŝingo aŭ fiŝkapto. Bonvolu argumenti por ŝteltruko, ĉar alikaze mi movos la paĝon. Narvalo 11:38, 18. Dec 2005 (UTC)

Fiŝingo? Ĉu vi perdis l' ekvilibron? Kiel oni metu fiŝon en ingon? Bab 14:28, 18. Dec 2005 (UTC)
Ĉiu lingvo (eĉ la indoneza) uzas la esprimon fiŝing. Vidu ankaŭ la rusan nomon. Narvalo 15:42, 31. Jan 2006 (UTC)
Mi same kontraŭas la esprimon "fiŝingo", ĉar tiu por mi ankaŭ klare estus "fiŝa ingo" (komparu glavingo ktp.) Se ni jam nepre devenu de la angla, tiam ĝi restu originforme kiel "Phishing". Aŭ, ni kreu en esperanto similan vortludon al tiu, kiu ekzistas en la angla (tie estas "fishing" x "phising"). Ja se ni simple alprenus ekzemple "fiŝingo", tiam en la el ĝi restarigebla angla vorto ne videblas ajna diferenco de la normala fiŝkaptado. Tial ni povus ekzemple diri "phiŝkaptado" kaj sekvi tiel la ortografian ŝanĝon, kiun la kodumuloj jam antaŭe faris en la angla esprimo. Cetere, ne estas vero, ke ĉiuj lingvoj uzas esprimon "fiŝing": Unue, se ili farus tiel, ĉie malaperus la subtila sed grava diferenco, kiun oni angle montras per literumŝanĝo. Due, kontraŭekzemplo povas esti ekzemple la ĉeĥa, kiel oni jam sufiĉe forte sukcesis flanke de la originala angla esprimo enkonduki ĉeĥigon, kiu estas "rhybaření" (komparu kun "rybaření", kiu estas la ĝusta ĉeĥa vorto por "fiŝkaptado"). Kaj cetere ekzistas ankaŭ pluraj tiaj kontraŭekzemploj de aliaj lingvoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:51, 31. Jan 2006 (UTC)
Vi havas ĉiam gramatikajn problemojn. Uuu la lingvon kaj ne gramatikumu daŭre. Bonvolu klarigi kial ŝteltruko, ĉar mi ne interkonsentas. Narvalo 16:50, 18. Dec 2005 (UTC)

Ĉiuokaze ne estu io kun TRUK/ (neoficiala kaj baze alisignifa). La Fundamenta radiko ARTIFIK/ estas pli trafa. Bertilow 16:26, 12. Feb 2008 (UTC)

Ŝajnas ke ĉiuj malkonsentas pri la uzo de ŝteltruko, sed de antaŭ pli ol kvar jaroj, neniu proponis alion, nek alidirektigis la artikolon. Dume, Komputeko proponas la pli simplan vorton "trompado" [1]. Ĉu ni ŝanĝu al tiu voto, eventuale kun precizigo "rettrompado"? --Tonyo (diskuto) 15:54, 14 Jun. 2012 (UTC)

La termino rettrompado ne klare aludas la ŝteladon de informoj, kio aperas en la termino ŝteltruko; persone mi preferas la terminon retfriponadofriponado, kiuj ŝajnas pli klare, kaj avantaĝe inkludas la sonon "f" retrovatan en aliaj lingvoj por priskribi la fiagon. -- DidCORN, la 8-a de aŭgusto 2012 13:20(UTC)
Kial ne uzu la eblecojn de nia "bona lingvo" kiel skribis nia eminenta Claude Piron, kaj uzadi, anstataŭ rettrompado, la terminon fi(ret)ado, laŭ la principo de necesa kaj sufiĉa lingvo? Ĉu ĝi ne tuj pensigas al fiŝado, kaj evidente al phishing, kun ties sencoj? -- DidCORN, la 17-a de aŭgusto 2012 13:20 (UTC)
La ulo kiu aldonis paragrafon la 18-an de aŭgusto 2012 uzis novan neologismon piŝado, kiu estis kreita de Uzanto:Punktor en aŭgusto 2008, sed sur vikipedio la termino piŝado redirektas al neniu artikolo. Sajnas esti misordono pri tiu artikolo. Kiu povos finfine decidi la bonan terminon por la bona titolo, la rekomendan, la akceptitan kaj la malpermesitajn terminojn ? -- DidCORN, la 20-a de aŭgusto 2012 13:20 (UTC)

Rettrompo kaj ne rettrompado redakti

"trompado" estas "Daŭra aŭ ripetata trompo" (PIV). Ĉi okaze, temas pri "trompo" (ĉi okaze la -ing finaĵo en la angla ne priskribas daŭran agon). Do, mi sugestas ŝanĝi la titolon al "rettrompo". En la aliaj lingvoj kiujn mi povas kontroli, oni parolas pri la ago, ne la agado. Cetere, aplikeblus la principo de neceso kaj sufiĉo https://eo.wikipedia.org/wiki/Neceso_kaj_sufi%C4%89o

Reiri al la paĝo "Rettrompado".