Kio pravigas la esperantan nomon 'Rodiso'- krom tio, ke tia nekutima formo aperas en PIV? La normala esperantigo de la nomo estus 'Rodoso', kaj mi konas neniun lingvon, kies nomformo por tiu insulo/urbo kondukus al esperanta 'Rodiso'. Brian Moon

Mi samopinias kun Brian, kaj favoras la alinomigon. PIV tamen mencias ne nur "Rodiso", sed ankaŭ "Rodo". Se ne venos protestoj, mi korektos al "Rodo". --PaulP - Disk. 19:06, 7. Mar 2009 (UTC)
Ankaŭ mi apogas la formon Rodoso. La formo Rodiso venas verŝajne iaforme el la itala, sed nenio bazigas tiun formon. La nomformo ŝajnas esti nerimarkita aldono de itala PIV-kontribuanto.Narvalo (diskuto) 09:46, 30 Nov. 2013 (UTC)
Bone, du voĉoj por Rodoso, unu voĉo por Rodo. Mi do ŝanĝos al Rodoso! PaulP@diskkont 12:02, 30 Nov. 2013 (UTC)

Menciindas, ke ankaŭ Kabe nerekte uzis «Rodoso»n en sia Vortaro de Esperanto (en la artikolo koloso):

 «La Rodosa koloso estis statuo de Apolono.»

Sergio (diskuto) 12:28, 3 Aŭg. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Rodoso".