Diskuto:Ruppiaceae

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Moldur

Ĉu la duobla "a" en "Rupiaacoj" estas intenca aŭ erara? Moldur (diskuto) 11:09, 2 maj. 2020 (UTC)Reply

Saluton. Ha vi estas rapida, mi ankoraŭ ne havis la tempon redakti la paĝon. Jes, tio ne estas eraro. Ĉar la vorto "rupi/o" jam ekzistas en PIV por 2 sencoj (monunuo en Pakistano kaj haŭta lezo), por ne konflikti kaj aldoni trian sencon, la esperantigo de la tipa genro "Ruppia" estus rupia/o, laŭ la modelo kanaacoj (vidu en PIV), kiu enhavas duoblan "a" ĉar la tipa genro estas kana/o (latine Canna) por ne konflikti kun kan/o. Ĉar nomo de la familio estas konstruita aldonante -acoj ĉe la fino de la radiko. Tiuokaze, tio estigas duoblan "a". Tio estas klarigita tie, sed mi ankaŭ klarigos tion kiam mi verkos la paĝon pri Ruppiaceae. Mi komencis la alismaloj sed ne ankoraŭ atingis tiun familion (certe morgaŭ).--HaleBopp (diskuto) 13:23, 2 maj. 2020 (UTC)Reply
Dankon pro via rapida kaj detala respondo! Do bone, do "Rupiaacoj" estas plene intenca kaj ricevos klarigon en artikolo. Mi kontentas. - Amike, Moldur (diskuto) 14:27, 2 maj. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ruppiaceae".