Diskuto:Sándor Szathmári

Tiu ĉi artikolo de Vikipedio pri Sándor Szathmári estas tradukaĵo de la hungarlingva studo de Éva Tófalvi (Éva Tófalvy), aperinta en la volumo Szathmári Sándor: Hiába - Jövő (Vane - Estonto), Budapest, 1991, Szépirodalmi Könyvkiadó. La studo, kiun defendas la aŭtoraj rajtoj havas la titolon: "Szathmári, a magyar Orwell, avagy Orwell, az angol Szathmári" ("Szathmári, la hungara Orwell, aŭ Orwell, la angla Szathmári"). Ĉi artikolo estis preparita sen la permeso de Éva Tófalvi, malgraŭ tio, ke oni povas vidi la alvokon: NE UZU KOPIRAJTAJN VERKOJN SENPERMESE! Cetere, el la literaturo pri Szathmári mankas nur ŝiaj studoj pri la verkisto...

Mi dubas, ĉu vere temas pri rekta tradukado de via studo. Ĉu publikigo de faktoj el iu ajn studo estas malpermesitaj? Temas pri kunlaboro de multaj redaktontoj. Narvalo 14:59, 10. Feb 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Sándor Szathmári".