Diskuto:Sankta Birgita

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Moldur in topic Sankta Brigito kaj ne Sankta Birgita

Sankta Brigito kaj ne Sankta Birgita redakti

Birgita ne estas virina nomo estas Brigito, vidu en NPIV. Mi proponas alinomi tiun artikolon Sankta Brigito. Kiu ne konsentus ?--DidCORN la 21-a de decembro 2017, 18:05 (UTC)

Mia PIV skribas pri Brigita (kun a-finaĵo, simile kiel Maria).Narvalo (diskuto) 20:19, 21 dec. 2017 (UTC)Reply
Mi malkonsentas. Ŝia origina nomo estas "Birgitta", kaj ne "Brigitta/Brigida/Brigid". Irlanda Brigid de Kildare estas alia sanktulino. En mia opinio, "Birgita" estas tre modera esperantigo de la originalo (nur forigo de la duobla litero); "Brigito" estus tro forta aliformigo. Do, lasu la nunan nomon senŝanĝe. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:06, 21 dec. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Sankta Birgita".