Diskuto:Seatlo

Latest comment: antaŭ 3 monatoj by Pied-a-mer in topic Fotomontaĵo

Ĝia nomo redakti

La nomo de tiu urbo estas Seatlo. Oni devas tiele alinomi la artikolon. —LLarson (dirita & farita) 20:15, 4 apr. 2016 (UTC)Reply

Do . . . kion kredus vi, Kani? —LLarson (dirita & farita) 17:32, 10 apr. 2016 (UTC)Reply
Laŭ mi ambaŭ nomoj taŭgus. En pli konataj urboj kiaj Novjorko aŭ Parizo, esperanta nomo estas preferinda laŭ mi. En malpli konataj kaj malpli gravaj urboj kiaj ekzemple Colfax preferindas la oficiala nacilingva nomo. Seatlo estus en la mezo: ambaŭ nomoj taŭgus; pro tio ĉiam laŭ mia opinio, ne meritas la penon fari ŝanĝon, tamen eblus.--kani (diskuto) 17:57, 10 apr. 2016 (UTC)Reply
Mi dirus ke la urbo Seatlo pli similus al Novjorko ol al Colfax 😄 kaj ke estas historio kaj kutimo de la nomo “Seatlo” ekde pli ol 100 jaroj: estis La Simbolo en 1911[1], La Revuo en 1910, kaj pli nune, estis libro en 2013, Belarta rikolto[2], en kiu Humphrey Tonkin estis membro de la redaktinta teamo. Ĉiu uzis la nomon “Seatlo” anstataŭ Seattle. —LLarson (dirita & farita) 21:51, 12 apr. 2016 (UTC)Reply
@kani: Mi forgesis ping‑i vin. 😊 —LLarson (dirita & farita) 18:05, 28 apr. 2016 (UTC)Reply
Tiel indus la alinomigon, sed mi ne estas la mastro de Vikipedio. Mi tute ne kontraŭus.--kani (diskuto) 18:35, 28 apr. 2016 (UTC)Reply
Se oni faras alinomigon, en la koncerna redaktopaĝo oni povas redirekti al diskutpaĝo de la artikolo kaj tien kopii la menciitajn tialojn por la alinomigo.--kani (diskuto) 18:36, 28 apr. 2016 (UTC)Reply
@kani: Oni devus do alinomigi kaj la artikolon kaj la diskutpaĝon, kaj lasi alidirektigojn ĉi tien, ĉu ne. Tiele ĉio estus elegante nevidebla. —LLarson (dirita & farita) 19:40, 28 apr. 2016 (UTC)Reply
Stulte mi ne konstatis, ke ni parolas en la diskutpaĝo. Do, sufiĉas nur nomigi la artikolon. Faru vi mem, aŭ se vi volas mi faru ĝin.--kani (diskuto) 20:05, 28 apr. 2016 (UTC)Reply
@kani: Dankon 😊 sed mi kredas, ke, se oni alinomigus artikolon, oni do devu ankaŭ alinomigi ties diskutpaĝon, ĉu ne? —LLarson (dirita & farita) 20:45, 28 apr. 2016 (UTC)Reply
Mi kredas, ke la diskuto alinomiĝu aŭtomate.--kani (diskuto) 20:52, 28 apr. 2016 (UTC)Reply

  Farite--Salatonbv (diskuto) 03:31, 29 apr. 2016 (UTC)Reply

Fotomontaĵo redakti

Aperas dufoje. Forviŝu unu el tiuj? Pied-a-mer (diskuto) 20:25, 19 jan. 2024 (UTC)Reply

  Farite Dominik (diskuto) 10:17, 29 jan. 2024 (UTC)Reply
Dankon! Pied-a-mer (diskuto) 04:20, 30 jan. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Seatlo".