Mi esperantiĝis en 1986. Mi loĝas en Seatlo, Usono. Mi kaj mia edzino multe vojaĝis en Eŭropo pere de kaj dank' al Esperanto.

Mi unua vikipedia verkaĵo estis anglalingva traduko de la artikolo pri Richard Geoghegan. Tion mi faris en 2009. Poste mi 'kabeis' kiel vikipediisto kaj intertempe forgesis ĉion pri kiel redakti artikolojn. Nun (2024) mi volas reaktiviĝi kaj mi strebas (re)lerni la regulojn, ilojn, kaj kulturon de Vikipedio. Efektive mi ankoraŭ estas komencanto pri vikipediaj aferoj, do ĉiuj komentoj, konsiloj, kaj rekomendoj de pli spertaj redaktistoj estos tre bonvenaj!