Mirek, ĉu ĉi tiu devas esti Slavoj anstataŭ Slavo? --Chuck SMITH

sal Mirek!!! ĉu ĉe vi oni instruas ke bosniaj muzlemanoj estas slavoj??? ĉe ni, en kroatio, oni ne mencias bosnianoj kiel slavoj. oni instruas nur ke sudaj slavoj estas: slovenoj, serboj, makedonoj, kroatoj, montenegroj.

mi petas ke ankau aliaj pridiskutu la temon!!

amike vladimir kamenski

Laŭ kion mi komprenis kaj la Tito-jugoslava versio, muzulmanoj estas idoj de sudaj slavoj, kiuj konvertis sin al la islamo post turka konkero. Ŝajne, ŝpuroj de bogomiloj faciligis la akcepton de nova religio.
Antaŭ Tito, kroatoj pensis, ke muzulmanoj estis islamigitaj kroatoj, kaj serboj pensis, ke ili estis islamigitaj serboj.
Mi pensas, ke, se onis disklasas serbojn kaj kroatojn, oni ankaŭ disklasu muzulmanojn.

-- Davidme


Rigardu en Historion de la paĝo kaj vi vidos, ke pri muzulmanoj ne mi skribis. Tion aldonis iu alia. Ankaŭ povas esti Slavo en singularo, sed estas malpli facile tion difini. Ankaŭ pri montenegroj mi forgesis. Problemo estas ankaŭ la vorto makedono/macedono, ĉar tion opinias grekoj ŝtelo el sia historio. Laŭ mia scio ankaŭ bulgaro estis neslava popolo, poste la nomon transprenis slavoj. Informon pri muzulmanoj aldonis Davidme

Mirek

Pri makedonoj, mi preferis makedonianoj, rezervante "makedonoj" al la Aleksandrotempaj. -- Davidme

Atentu, ke la ĝusta Esperanta vorto estas islamano (malpli bonas "muzulmano", kaj tute eraras "muzlemano"). Uzu ĉiam nur "islamano". Bertilo WENNERGREN

Mi malkonsentas. Mi uzis "muzulmano" kiel "slavo de Bosnio-Hercegovino, kun islama religio aŭ kulturo". (Ĉu ke povas ekzisti neislama muzulmano, aŭ nekatolika kroato?). "Islamano" ne taŭgas, ĉar en Bosnio estis almenaŭ tri etnoj islamaj:
  • muzulmanoj (slavoj)
  • albanoj
  • turkidoj

Tamen tiu afero pri etnoj, speciale en Balkanio estas mortiga afero. -- Davidme

Reiri al la paĝo "Slavo".