Diskuto:Sorpujo

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by Narvalo

Laŭ PIV2 p. 1066, sorpo estas la frukto (drupo) de la g. sorbuso ( p.1065 ). --Forstbirdo 21:46, 19. Jan 2011 (UTC)

Uzi internacia nomo kiel an:Sorbus ca:Sorbus en:Sorbus es:Sorbus fr:Sorbus it:Sorbus pt:Sorbus estus racia propono. Se oni volas esperantigi, sorbuso saĵnas min pli klara ol sorpujo. --pino 07:28, 20. Jan 2011 (UTC)

Oni respektu la elektojn de Plena Ilustrita Vortaro, unu el la plej respektindaj publikaĵoj en Esperantujo. PIV klare diras ke la genro estas Sorbuso ( P.1065 ). Ĝi ankaŭ proponis bonegajn nomojn por iuj specioj : adstringa sorbuso ( Sorbus torminalis ), birdokaptista sorbuso ( S. aucuparia ), blanka sorbuso ( S. aria ), doma sorbuso ( S. domestica ). Oni ankaŭ respektu tiujn elektojn kiel unuajn Esperantajn specionomojn por pli scienca uzado. Sorpujo estas bela kaj bona kiel sinonimo por pli literatura uzado, kaj por riĉigi la tekstojn, eĉ sĉiencajn . --Forstbirdo 18:54, 18 Mar. 2011 (UTC)
Mia PIV kun suplemento (1987) enhavas nur la vorton sorpujo por tiu genro (1015-a paĝo). Logike, se oni ne enkondukas novan radikon, diferencan al la frukto. Mi ne havas PIV 2 en kiu iu persono proponas alian nomon.Narvalo (diskuto) 09:32, 2 apr. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Sorpujo".