Diskuto:Sovet-Unio

Ĉu iu lertulo povas reverki ĉi tiun artikolon en maniero pli neŭtrala?

(1) Evidente, el iuj vidpunktoj, Sovetunio estis daŭrigo de la rusa imperio, sed mi supozas, ke ekzistas ankaŭ aliaj vidpunktoj. Oni ne povas nei, ke multaj aferoj ŝanĝiĝis post 1917. Interalie, la ŝtata sinteno al minoritataj lingvoj estis tute alia sub Lenin ol antaŭe.

(2) Sovetunio nomis sin komunista, sed tio estas nur unu vidpunkto; multaj alilandaj komunistoj ne nomis ĝin komunista, almenaŭ post Lenin. Fakte, estas malfacile imagi inteligentan difinon de "komunisto", laŭ kiu Stalino estis komunisto, do, se oni nepre devas elekti nur unu vidpunkton, verŝajne la vidpunkto, ke Sovetunio ne estis komunista, estas pli subtenebla.


Vi pravas, vere necesas reverkado. Kiu skribas pri historio prefere konu ĝin: Sovetunio ne fondiĝis en 1917 sed en 1922!!! Kaj jes, Rusa Imperio kaj Sovetunio estis du sufiĉe diversaj ŝtatoj kaj organize kaj politike (kvankam ja troveblas ankaŭ kelkaj paraleloj).


La normo estas Sovet-Unio, ne Sovetunio. Mi metis alidirekton.

Kaj cu vi nomos kaŭzojn de via ŝanĝo? En la vortfarado de E. ĝenerale eblas elekti inter ambaŭ skrib-versioj. Kutime oni rekomendas uzi strekon se la kunmeto estas nova kaj ankoraŭ nekonata. Min surprizis via normo, ĉar dum mia jam longa esperantisteco mi neniam renkontis la formon Sovet-unio. Amike kaj scivole Montanesko 11:39, 6. Feb 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Sovet-Unio".