Diskuto:Spektakla luktado

Titolo vrestlingo redakti

Ŝajnas, ke la termino vrestlingo estas neologismo tro proksimumante la anglan terminon (kutime la finaĵ "-ing" estas tradukata per "-ado"), ĉu vrestlado ne estu pli bona esperantigado de la angla termino wrestling? -- DidCORN la 9-a de novembro 2013, 19:30 (UTC)

Terure, mi vidas, ke ekzistas ankaŭ Kategorio:Vrestlingo kaj Kategorio:Vrestlingistoj, sed nur administrantoj povas ŝanĝi ilin.-- DidCORN la 13-a de novembro 2013, 9:40 (UTC)

Alinomo profesia lukto redakti

Mi proponas forigon de tia neologismo vrestlingo, kaj anstataŭi ĝin per profesia lukto, kiel oni trovas en pluraj aliaj lingvoj. Sen kontraŭdiro, mi ŝanĝox ĝin baldaŭ. -- DidCORN la 12-a de novembro 2013, 11:30 (UTC)

Mi kontraŭas. Ne temas pri profesia lukto, ĉar temas nur imitado de lukto kaj ne nur lukto sed ankaŭ kun boksaj elementoj (do temas pri pankraco) . Legante "profesia lukto" mi pensas pri pagita vera luktado. Mi povas akcepti la formojn "luktoimita lukto" (ne tre bonaspekta) aŭ "amuziga lukto" (pli bona) aŭ "moderna pankraco" aŭ "amuziga pankraco" (plej bona).Narvalo (diskuto) 19:35, 12 Nov. 2013 (UTC)
Se ni parolas pri "profesia bokso", ni tuj pensas pri miliondolaraj, profesiaj veraj boksadoj. Do, fakte, en boksado ne ekzistas (ĝis nun) "amuziga" boksado, dum en luktosporto mi ne konas pagitan (profesian) veran luktadon.Do, ni devas ankoraŭ iomete pripensi la aferon kaj ne blinde sekvi la spegultradukojn de la angla lingvo en la diversaj lingvoj. Mi atentigas pri la vorto pankraco, ekzistanta en Eo.Narvalo (diskuto) 19:45, 12 Nov. 2013 (UTC)
Mi vidas, ke vi konsentas kun mi pri la fakto, ke la neologismo vrestlingo estas forigenda, kaj anstataŭita de pli taŭga esperanta termino. Laŭ ĉiuj esperantaj vortaroj, la traduko de la angla wrestle estas lukti.-- DidCORN la 13-a de novembro 2013, 9:45 (UTC)
Laŭ mia vortaro kaj PIV temas ĉifoje pri pankraco, tipo de lukto kun bataj, boksaj elementoj. Do, mi nenikaze povas akcepti vian proponitan formon, kiu estas tre ĝenerala. Kio estas via argumento kontraŭ moderna aŭ profesia pankraco?Narvalo (diskuto) 18:52, 13 Nov. 2013 (UTC)
Mi ne deziras lukti por defendi mian proponon, sed libere kaj klasike mi do proponas altermativan terminon spektakla lukto, ĉar, se vi pravas, ke pankraco ŝajnas al tia lukto, ĝi ne estas sama pro tio, ke pancraco estas vera konkurso ne pura spektaklo, kiu laŭ kelkaj aspektoj similas al teatro kun (tro por mi) longa parolado. Kaj kiu estonteco pri la kategorioj vrestlingo kaj vrestlingistoj? Ĉu vere aperas ili en iu ajn faka vortaro? -- DidCORN la 14-a de novembro 2013, 9:35 (UTC)
Mi akceptas vian lastan proponon (spektakla ludo)+ forigu la kategoriojn.Narvalo (diskuto) 12:15, 14 Nov. 2013 (UTC)
Mi do anstataŭis la terminon profesia lukto per spektakla lukto, sed mi ne scias (eble ne permesata por mi, ne administranto) kiel ŝanĝi la titolojn de Kategorioj kaj Subkategorioj. -- DidCORN la 16-a de novembro 2013, 11:305 (UTC)
Reiri al la paĝo "Spektakla luktado".