Diskuto:Stoplo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Kristof

Laŭ PIV2005 kaj ReVo, stoplo estas "stumpigita trunketo de greno, restanta post la falĉado". Tiuj du vortaroj citas unu Zamenhofan ekzemplon: la nudaj sekaj stoploj elstaris el la tero. El tio oni povas konkludi ke la artikolo estas erara, ĉar ĝi prezentas stoplon kiel aron, dum ĝi vere indikas nur unu tigon. La artikolo estas ŝanĝenda, aŭ oni almenaŭ retitolu ĝin "stoplejo" laŭ la zamenhofa modelo. --Kristof (diskuto) 06:22, 3 Nov. 2015 (UTC)

La problemo, kiun mi evidentigis antaŭ kelkaj jaroj, daŭras. Sen ies reago, mi ŝanĝos la titolon de la artikolo post kelkaj tagoj. --Kristof (diskuto) 09:08, 17 aŭg. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Stoplo".