i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Kristof!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  07:55, 7. Nov 2004 (UTC)
Ĉu vi memoras ke ni foje renkontiĝis en Tuluzo ? Interese ke vi ekredaktis pri la Situaciista Internacio : mi scivolas pri la sekvo. Ĉu vi scias ke mi iam planis esperantigi "Traité de savoir-vivre à l'usage des jeunes générations" de Raoul Vaneigem. AL


Multan dankon pro viaj konsiloj Arno. Mi ja memoras pri nia renkontiĝo dum KulturArta Festivalo de Esperanto en 2000. La artikolon pri Situaciista Internacio mi esperas baldaŭ plidetaligi (post unu aŭ du semajnoj). KRISTOF


Franca vikiprojekto redakti

La 19-an de majo en la franca vikipedio estis kreita "vikiprojekto, esperanto". Ĉuij vikipedistoj estas invititaj (vokitaj) por partopreni. :-) vikiprojekto-esperanto Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 08:03, 20. Maj 2005 (UTC)

Ŝablonoj redakti

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:11, 3. Jan 2006 (UTC)

Hola!

Abans de res demanar disculpes per no expressar-me en esperanto en aquesta wikipedia, però és que no en sé.

Et volia demanar un favor: estic fent un projecte per tal que el poble de Deià (Mallorca) tengui un article en les wikipèdies més importants. Jo he fet totes les que he pogut, i ara deman als que xerren català de les wikipèdies en llengües que estan fora del meu abast que m'hi ajudin. Ja he aconseguit un article en basc!

Si et vols posar en contacte amb mi som en Leardeiaca:User:Leardeia (et remet a la wikipèdia en català perquè en aquesta no tenc compte).

Moltes gràcies per endavant,

Lluís


Bonvolu ordigi la artikolojn rilatajn al Situaciismo en la ĉiteman kategorion : Kategorio:Situaciismo (Mi jam ekordigis IS, RV kaj GD). Refoje gratulojn ke vi verkadas pri la temo ! Arno Lagrange  09:09, 6. Jan 2007 (UTC)

Saluton, Kristof! redakti

Kristof, mi ĝoje fintradukos la artikolon pri Eugène Atget. Mi espereble havos sufiĉe da tempo por fari ĝin tre baldaŭ. Dankegon pro la bona propono!

- Nick

Dankon, Kristof. Certe temas pri la angla teksto en la artikolo, ĉu ne? Jes, tion mi faris vole, ĉar ni ne havu anglajn tekstojn en la esperanta vikipedio. Mi ne volis forviŝi ĝin, sed nur kaŝis ĝin, por ke la tradukonto trovu ĝin tuj. Amike, Bea 13:55, 29. Maj 2007 (UTC)

Mi aldonis ŝablonon al la artikolo, nun ĝi troviĝas en la kategorio esperantigaj petoj. Eble vi povos aldoni komentaron en la diskutpaĝon. Amike, Bea 08:46, 30. Maj 2007 (UTC)

Vikipediista rondo redakti

Rigardu ! Rikardo vikipediistiĝis ! Ne hezitu korekti liajn artikolojn. Parŝo 09:59, 9. Jul 2007 (UTC)

La foto Dosiero:IJK Zakopane.jpg alŝutita de vi ne ricevis liberan licencon de vi, kaj fakte ĝi kompareblas al la libere licencita foto dosiero:Grupafotoenlakoncertejo.jpg. Pro la manko de licenco (sufiĉas se vi ensalutinte metas literojn {{Cc-by-sa-3.0}} aŭ {{GFDL}} post klako de "refakti fonton") ĝi minacatas je forigo. Se vi ankoraŭ aldonas liberan licencon al ĝi, ne malhelpas teni ambaŭ fotojn; se ne, prefere ĝi anstataŭiĝu per la libere licencita foto kaj poste estu forigata. Ĉar mi ne scias ĉu vi entute atentos tiun-ĉi noton, mi proponas limdaton de 4 semajnoj, do ĝis la 27-a de majo 2014. Se vi dum tiu tempo ne reagas, sekve la bildo forpreniĝos el vikipedio, kaj poste vi volus revidigi la bildon por tamen aldoni permesilon, vi ĉiam ankoraŭ povus peti administranton reaperigi la bildon. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 09:35, 29 Apr. 2014 (UTC)