Guy Debord
Guy DEBORD, en esperanto Gi' Debor', naskiĝis la 28-an de decembro 1931, mortis la 30-an de novembro 1994, estis franca revoluciulo, la filo de Paulette ROSSI kaj Martial DEBORD. Li estis laŭvice ano de Internationale lettriste (Literista Internacio), Socialisme ou barbarie (Socialismo aŭ barbareco) kaj Internationale situationniste (Situaciista Internacio, ne "situaciisma" ĉar ili malakceptis ĉiajn ideologiojn kaj ismojn). Liaj plej konataj verkoj estas La Société du Spectacle (La Socio de la Spektaklo, 1967) kaj Commentaires sur la Société du Spectacle (Komentoj pri la Socio de la Spektaklo, 1988).
Guy Debord | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Guy-Ernest Deborde |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1931 en Parizo |
Morto | 30-an de novembro 1994 (62-jara) en Bellevue-la-Montagne |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | hispana • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo • Lycée Carnot |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Alice Becker-Ho |
Okupo | |
Okupo | kinisto • filozofo • filmreĝisoro • grafikisto • scenaristo • eseisto • verkisto • aŭtobiografo • tradukisto • pacaktivisto • ludodezajnisto • vidartisto |
Interalie, li estas konata pro publikigi libron kun sablopapera kovrilo, intencante detrui aliajn librojn metitajn apud ĝi.
Li mortigis sin la 30-an de novembro 1994.