Diskuto:Studento

(Alidirektita el Diskuto:Studanto)

La vorto studanto estas rekomendata, ĉar la radiko "student" estas senutila kaj eĉ malutila, ĉu ne ? Mi alinomigus la titolo. Vidu : http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_S Falcoperegrinus 19:20, 27. Okt 2010 (UTC)

Vi pravegas! "Studanto" signifas "tiu, kiu studas". "Studento" estas simple eŭropaĵo, kiu malfaciligas la vivon al neeŭropaj esperantistoj! Ankaŭ aliaj aglutinaj lingvoj uzas participon: ekzemple hungare "studanto" estas "tanuló" (tanul = studi, -ó = -anto)!!! Uzi participon estas la plej ĝusta kaj justa ago.--Fiorix F1  19:25, 27. Okt 2010 (UTC)
Mi havas dubojn pri uzi la vorton studanto tiel tie ĉi.
Unue, la vorto studento estas vorto el la Fundamento, do ĝi estas fundamenta vorto de Esperanto. Male, la vorto studanto ne estas enhavata en multaj vortaroj (inkluzive de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj Reta Vortaro), kio signifas, ke studanto estas tre malofta vorto.
Due, studanto signifas ulo, kiu estas studanta. Sed ne estas nur studentoj ĉe universitatoj (aŭ alia supera lernejoj), kiu estas studanta. Ni povas diri, ke homoj kiu ofte studas sole sen instruado ja estas studanta ankaŭ. Do, el la du vortoj, studento estas pli ekzakta vorto por signifi persono, kiu studas ĉe universitato aŭ alia supera lernejo.
Do, mi pensas, ke ni eble devas konsideri reŝanĝi la nomon de ĉi tiu artikolo. Kion ĉiuj pensas pri tio? ―RaijinMonk (diskuto) 18:44, 2 Sep. 2015 (UTC)
Mi ĵus movis la diskuto el la ĉefdiskutejoRaijinMonk (diskuto) 08:49, 7 Sep. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Studento".