Falcoperegrinus
| |||||||||||
| |||||||||||
|
Mi nomiĝas Mateo Gavano, kaj studas natursciencojn en pariza muzeo pri natura historio. Mi estas naturisto, skolto, ĵonglisto, sendiisto kaj terano. Mi skribas fotoblogon esperante pri la naturo, plejparte el Francujo : Mirinda Naturo.
Mi provis skribi kelkajn pripensojn pri la lingvo: Pri la sciencaj vortoj
FotojRedakti
Jen kelkaj el miaj fotoj sur Vikipedio. Ĉiuj miaj fotoj.
Limenitis arthemis, Kebekio
Trientalis borealis, Kebekio
Scilla bifolia blanka
Akvofalo de Salles-la-Source
Sankt-Laŭrenco, Kebekio
Kelkaj provojRedakti
(paĝtitolo ŝanĝita aŭ ŝanĝota)
Uzado de esperantaj vorterojRedakti
Senutila radiko | Signifo | Vortfarado |
---|---|---|
Ovario | Ujo kun ovoloj | Ovolujo |
Kaliko | Aro de la sepaloj | Sepalaro |
Korolo | Aro de la petaloj | Petalaro |
Giniceo | Aro de la karpeloj | Karpelaro |
Androceo | Aro de la stamenoj | Stamenaro |
Limbo | plata parto de folio | Foliplato |
Petiolo | Tigo tenanta folio | Folitigo |
Filodo | plata folitigo | Platfolitigo |
Pedunklo | Tigo tenante floro | Flortigo |
Filamento | Tigo tenante stameno | Stamentigo |
Antero | Aro de polenujoj | Polenujaro |
Toruso, Receptaklo | Flora bazo | Florbazo |
Involukro | Aro de brakteoj | Braktearo |
Herbario | Aro de sekaj plantoj | Sekplantaro |
Infloresko | Aro de floroj | Floraro |
Paniklo | Aro de grapoloj | Grapolaro |
Botaniko | Scienco pri plantoj | Plantoscienco |
Faŭno | Aro de bestoj | Bestaro |
Flaŭro | Aro de plantoj | Plantaro |
Avifaŭno | Aro de birdoj | Birdaro |
Entomofaŭno | Aro de insektoj | Insektaro |
Tradukoj laŭradikeRedakti
Kiam la vortoj estas faritaj de grekaj (aŭ latinaj) radikoj, kial ne traduki laŭradike anstataŭ aldoni novaj radikoj?
Senutila radiko | El grekaj (aŭ latinaj) radikoj | Per esperantaj radikoj |
---|---|---|
Angiospermoj | angio: ujo, spermo: semo | Florplantoj |
Astronomio | astro: astro, nomio: , leĝo, regulo | Astroscienco |
Aŭtotrofo | aŭto: mem, trofo: nutrado | Memnutrulo |
Binomo | bi: du, nomo : nomo | Dunomo |
Biocenozo | bio: vivo, cenozo (koinos): kune | Vivokuno |
Biotopo | bio: vivo, topos: loko | Vivloko |
Biologio | bio: vivo, logos: scienco | Vivoscienco |
Centrifuga | centrum: centro, fuga: forkuro | Elcentra |
Centripeta | centrum: centro, petere: al | Alcentra |
Endokarpo | endo: eno, karpo: frukto | Enfrukto |
Entomologio | entomo: insekto, logos: scienco | Insektoscienco |
Epikarpo | epi: ekstero, karpo: frukto | Eksterfrukto |
Epikotilo | epi: super, kotilo: kotiledono | Superkotiledono |
Eŭdikotiledonoj | eu: vera, di: du | Verdukotiledonaj |
Eŭfemismo | eu: bona, femi: diri | Bondiraĵo |
Eŭfoŭnia | eu: bona, fonos: sono | Belsona |
Filogenetiko | filo: aro, genezo: kresko | Arkreskiĝo |
Gimnospermoj | gimno: nuda, spermo: semo | Nudsemplantoj |
Heterotrofo | hetero: alia, trofo: nutrado | Alinutrulo |
Hipokotilo | hipo: sub, kotilo: kotiledono | Subkotiledono |
Mezokarpo | mezo: mezo, karpo: frukto | Mezfrukto |
Mikologio | miko: fungo, logos: scienco | Fungoscienco |
Ornitologio | ornito: birdo, logos: scienco | Birdoscienco |
Paleofitologio | paleo: pra, fito: planto, logos: scienco | Praplantoscienco |
Paleozoologio | paleo: pra, zoo: besto, logos: scienco | Prabestoscienco |
Palinologio | palino: poleno, logos: scienco | Polenoscienco |
Perikarpo | peri: ĉirkaŭ, karpo: frukto | Ĉirkaŭfrukto |
Selenografio | seleno: luno, grafio: priskribo | Lunpriskribo |
Spermatofitoj | spermo: semo, fito: planto | Semplantoj |
Simbiozo | sim: kun, bio: vivo | Kunvivado |
Zoologio | zoo: besto, logos: scienco | Bestoscienco |
Ĉi tio estas persona paĝo de uzanto de Vikipedio en Esperanto Ĉi tiu paĝo ne apartenas al la enciklopedia spaco de Vikipedio. Se vi atingis ĉi tiun paĝon sur alia paĝaro ol tiu de la Esperantlingva Vikipedio, tio signifas ke vi rigardas spegulpaĝaron aŭ paĝaron kiu reuzas entenon. Sekve ĉi tiu paĝo eble ne estas ĝisdata kaj la identigita uzanto verŝajne ne dependas de la retejo kiun vi vizitas. La originalo de la paĝo troviĝas je eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Falcoperegrinus. |