Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

  • Agrablan kunlaboradon deziras al vi --RG72 16:21, 23. Nov 2010 (UTC)
  • Bonvolu, kreante artikolon, provizi interlingvajn ligilojn des pli se vi kreis la artikolon tradukinte el iu alia lingvo. (Ekzemple: Pilko (ĵonglado)). Arno Lagrange @ 14:23, 13. Jan 2011 (UTC)
Dankon, mi pensis ke tion faras la robotoj. Falco peregrinus 14:35, 13. Jan 2011 (UTC)

Ĵonglado redakti

Gratulon pri tiaj teknikaj kaj bonkvalitaj artikoloj. Mi korektis en kelkaj nomon de materialo, kiu estas plasto, ne plastiko, kio estas alia temo.--kani 22:10, 14. Jan 2011 (UTC)

Dankon pro via komento kaj ĉiuj viaj pravaj korektoj! Falco peregrinus 23:32, 14. Jan 2011 (UTC)

Ni ne havu nacilingvajn titolojn en la Esperanta Vikipedio kiam temas pri konceptoj Esperantigeblaj (esceptoj estas propraj nomoj, nomoj de firmaoj, ks). Mi alinomigis Siteswap al ĵonglskribsistemo. Trovu pli bonan se vi povas. Evitu amase kaj senutile enkonduki nacilingvajn esprimojn. Arno Lagrange @ 06:48, 16. Jan 2011 (UTC)

Mi tute konsentas pri tio, kaj ankaŭ malŝatas nacilingvaj vortoj en esperanto (eĉ propraj nomoj). Mi ne sciis kiel bone traduki ĝin (ĉu tradukante vortalvorte el la angla, ĉu tiel), do mi esperis ke iu faras, mi dankas vin! Mi ankaŭ ne certas pri aliaj vortoj kiujn mi tradukis pri tiu temo (ekzemple movaĵo por la angla trickpattern kaj la franca figure; kaj sekvo por la franca séquence), sed mi provis fari komencon, kaj iuj eble trovos pli bonajn Falco peregrinus 09:53, 16. Jan 2011 (UTC)
La problemo estus ke la siteswap estas la plej uzata sed nur unu el la ĵonglskribsistemoj. Falco peregrinus 11:34, 16. Jan 2011 (UTC)

Kapsulo kaj kapsulo (frukto) redakti

Saluton, Falcoperegrinus. Mi ĵus malfaris vian lastan ŝanĝon en Kapsulo, ĉar ja necesis alinomigo. Poste mi alinomigis ĝin al kapsulo (frukto) kaj remetis vian ŝanĝeton al la aktuala artikoleto pri kapsulo. Krome mi korektis la intervikiajn ligilojn en kapsulo (frukto) laŭ la germana versio. Mi esperas, ke tio estas nun bona. Ĉu mi provu ripari la alivikiajn intervikiajn ligilojn de la artikoleto, ĉar en la antaŭa versio ja estis tiuj pri la medikamento? Amike --Tlustulimu 10:41, 21. Jan 2011 (UTC)

Saluton, kaj dankon, ĉar mi opiniis ke la aliaj signifoj estis ne utilaj. Mi pli ŝatas tiel, kiel vi faris. Falco peregrinus 10:47, 21. Jan 2011 (UTC)

Bienvenue, très heureux de collaborer avec un "nouveau" qui travaille en biologie. En fait on se connait un peu de façon indirecte ma fille Nicole qui était scoute m'avait parlé de ton site que j'avais parcouru avec le plus grand plaisir. J'ai lu aussi ta page de présentation sur Vikipedio, j'y trouve des idées intéressantes bien que je ne les partagent pas toutes. Bien à toi. --pino 19:29, 23. Jan 2011 (UTC)

Merci, et enchanté ! (Je ne suis pas à idée fixe et pense que le débat et la confrontation d'idées est une bonne manière d'avancer, donc) si tu as des commentaires, je serai heureŭ de savoir quelles sont les idées que tu ne partages pas ! Ĝis, Falcoperegrinus 10:45, 24. Jan 2011 (UTC)
Je pense que pour une bela lingvo, il faut éviter de créer des radicaux inutiles et utiliser les possibilités de construction de l'Espéranto. Je pense aussi que pour la terminologie scientifique, l'Espéranto n'est pas différent des autres langues. Le débat se fait au même niveau. En français on peut choisir entre pédologie ou sciences du sol, biologie ou science de la vie ... Et bien sûr l'utilisation de jargon et un moyen de se croire au dessus des autres mais pas seulement, faire des procès d'intention conduit à des querelles stériles. A un certain point, je pense qu'il faut laisser la liberté aux fakuloj surtout si ils veulent avoir un langage commun. Ceci dit ovolo, ovolujo, floro, floraro, c'est très bien. Ĝis. --pino 18:59, 25. Jan 2011 (UTC)
Merci ! Bien sur, chacun utilise le vocabulaire qu'il veut, et je n'ai pas voulu faire de procès d'intention mais juste faire partager mes idées à ceŭ que ça intéresse. Les fakuloj font ce qu'ils veulent mais il ne s'agit pas de connaissance libre et accessible comme sur Wikipédia. De toute façon je doute que beaucoup fassent de la recherche en espéranto (déjà qu'en fançais c'est rare) donc l'intérêt d'un langage commun entre fakuloj me semble limité en espéranto. Sauf pour les noms d'espèces où il me semble incohérent (j'ai lu que pour toi aussi) de les espérantiser systématiquement et dans les titres vu qu'ils sont déjà internationaŭ. Saurais-tu d'ailleurs si des décisions à ce propos ont été prises pour Vikipedio? A bientôt, Falcoperegrinus 18:18, 27. Jan 2011 (UTC)
Il n'y a pas eu de décisions de prises pour les titres et le fait qu'il reste une certaine liberté me semble bien. Oui l'Espéranto n'est pas très utilisé pour chercher de l'information mais pourquoi pas, un exemple qui me parait intéressant, ce sont les ouvrages de Claude Roux sur les lichens. A bientôt. 20:39, 27. Jan 2011 (UTC)


Staĝo pri Esperanto en sciencoj kaj teĥnikoj aprile en Kvinpetalo redakti

Saluton, Mi legis kun intereso kaj iam da nostalgio viajn kontribuojn kaj lingvajn pripensojn, ĉar antaŭ kelkaj jaroj, kiam juna tempohava studento, mi ankaŭ kreis kelkajn artikolojn laŭ tiu principo (mudulo, fadenvermo, platvermoj, tunikulo...). Fakte mi malmulte kontribuis tiuteme ne nur pro tempomanko, sed ĉar mi iom post iom konsciis, ke necesas multa cerbumado antaŭ ol enkonduki taŭgan vorton, eĉ kiam temas pri kunmetaĵo.

Inter la 11a kaj la 15a de aprilo mi kun Klaŭdo Roux gvidos staĝon en Kvinpetalo pri "Preparado al la nova scienc-teĥnika branĉo de la Kapableco" (legu pli pri tio ĉe: http://www.kvinpetalo.org/spip.php?article38). Tiu staĝo povus esti taŭga kadro por iom pli diskuti tiujn vortajn demandojn, kaj elprovi ilin kadre de diversaj praktikaj ekzercoj.

Se tio interesas vin, ne hezitu private mesaĝi al mi ĉe: "vinkomarkov ĉe yahoo.fr".

Kaj ĉiuokaze, kuraĝon en via kontraŭgradisma batalo! Vinkomarkov 23:58, 21 Mar. 2011 (UTC)

La bona lingvo redakti

Saluton, mi havas du malsamajn aferojn por vi:

  1. Ĉu vi konas la retpaĝaron La bona lingvo?
  2. Mi aŭdas ofte la vorton "memseksema" (kelkfoje "samseksema"). Ĉu ankaŭ laŭ vi "siaseksema" estus pli korekta?

Ĝis kaj gratulojn pro via laboro --Francescost 10:14, 3 Okt. 2011 (UTC)

Simbiozo redakti

Mi ne certas pri unu el viaj vortoj, tiu estas "Kunvivado" por "Simbiozo". Kunvivado estas tro generala vorto, se mi vivas kun iu alia, mi ne estas en simbiozo kun li/ŝi. Aldone, du bestoj kiuj vivas kune, ne certe vivas simbioze (hundo kaj pulo kunvivas sed...). Eble necesas aldoni ion al la vorto. Ekzemple: ambaŭhelpema vivo, aŭ io simila. --Francescost 17:28, 3 Okt. 2011 (UTC)