Diskuto:Tapiŝo de Sjerpinski
kio estas "sjerpinski"? tio estas nek la vera nomo de la matematikisto nek ĝia ĝusta elparolo, la vera nomo estas Sierpiński kaj tiel oni devus skribi anstataŭ kadukigi ies nomon per idiota "transskribado"
- Kara anonimulo, estas laŭdinde, ke vi defendas la polan lingvon. Sed pensu pri esperantistoj for de Eŭropo, kiuj neniam vidis la literon "ń" kaj ne scias kiel prononci ĝin, kaj kiuj ne scias, ke en la pola "i" antaŭ vokalo estas prononcata kiel "j". Kiel ili nomu tiun ĉi matematikan objekton? Vi eble rimarkis, ke la artikolo ĝuste mencias la nomon de Wacław Sierpiński; bedaŭrinde neniu ĝis nun verkis artikolon pri li. Eble vi faru.
- Pri la matematika objekto, la "tapiŝo", mi rimarkas, ke nur la franca, kroata kaj serbkroata vikipedioj uzas la literon "ń". Eĉ la rusa, kiu ja facile povus diri "Серпиньского", diras "Серпинского". Certe pli indus konvinki la grandajn nacilingvajn vikipediojn ol nin. Ĉu ne?
- – Umbert' 21:43, 14. Mar 2010 (UTC)
Komencu diskuton pri Tapiŝo de Sjerpinski
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Tapiŝo de Sjerpinski.