Diskuto:Terpoma skarabo

Mi proponas enmeti la vorton "mondskale" anstataŭ "dismonde", kiun mi ne bone komprenis.

Pripensoj: Laŭ PIV ekzistas "dis" kiel prefikso "esprimanta malkuniĝon, dividon, foriĝon en diversaj direktoj" aŭ samsignifa "memstare uzata morfemo: disa". Do, "dismonda" logike eble povus signifi ion kiel "for el la mondo" aŭ "malkunigita/ dividita de la mondo", ĉu ne? – Bedaŭrinde por la terpomkulturistoj, la skaraboj tute ne estas for el la mondo, sed amase troveblaj (de, en) sur grandegaj kontinentopartoj de la norda duonglobo

Reiri al la paĝo "Terpoma skarabo".