Diskuto:Tokipono

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Hans Eo in topic Sondosiero

Sondosiero redakti

2002-04-09 Ĉu iu ĉi tie povas fari sondosieron, kiu montros la sono de la "Patro Nia" tokipone? Mi vizitis la ttt-ejon, kaj aŭskultis la sondosierojn, kaj mi opinas, ke la prononco de la literoj estas, pli malpli, la sama kiel Esperanto. Tamen, se iu el ni estas ankaŭ tokiponulo, li/ŝi devus fari sondosieron. -Scott REDD

Hodiaŭ, mi petas Yahoo-n grupon toki pona fari MP3 dosieron. -SR

2002-04-21 Enŝutis pli bonan sondosieron

2002-06-05 Christian RICHARD faris PLI BONAN sondosieron. Dank' al vi, Christian!

Saluton. Mi ĵus forigis la ligilon al la sondosiero, ĉar ĝi ne funkciis. Eble ĝi ne plu ekzistas. --Tlustulimu 15:46, 2 Jan. 2012 (UTC)

2018-08-20 Ĉu vere ne plu ekzistas funkcianta sondosiero? --Hans Eo (diskuto) 14:09, 20 aŭg. 2018 (UTC)Reply

Landonomoj redakti

Hungario=Mosijo Mi eĉ unu minuton ne okupiĝas pri la lingvo:)) Narvalo 18:59, 10. Feb 2006 (UTC)

hungare Italio=Olaszország??? Kion mi devus diri? :-)--FiorixF1 13:04, 23. Jul 2010 (UTC)

Nombro de bazaj vortoj redakti

 
Etimaj procentoj de Tokipono

Saluton, gekaraj. Mi legis en la oficiala paĝaro http://en.tokipona.org/wiki/Category:Toki_Pona_words, ke nun estas 123 bazaj vortoj. Kiel ni traktu tion? Krome la procenta grafiko ne plu povas esti ĝusta. Kiu povas krei novan, laŭeble en svg-formato? Amike --Tlustulimu 16:29, 2 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, gekaraj. Ĉar ŝajne neniu interesiĝas pri la nombro de vortoj aŭ eble eĉ pri la artikolo, mi ĵus aldonis informon pri 123 vortoj kun referenco. Krome mi pligrandigis la artikolon laŭ la sorabaj kaj germana artikoloj. Proponoj kiel kutime estas bonvenaj. Amike --Tlustulimu 20:34, 21 Jan. 2012 (UTC)

Sintaksa skemo redakti

Saluton. Mi trovis la jenan skemon en la franca artikolo, en la tiea ĉapitro "Syntaxe".

           <phrase> ::= [<groupe-adverbial> "la"] <sujet> "li" <predicat>
 <groupe-adverbial> ::= <groupe-nominal>
            <sujet> ::= <groupe-nominal> | <sujet-composé>
         <predicat> ::= <groupe-verbal> | <predicat-composé>
    <sujet-composé> ::= <sujet> "en" <sujet>
 <predicat-composé> ::= <predicat> "li" <predicat>
   <groupe-nominal> ::= <nom> <adjectif>*
    <groupe-verbal> ::= <verbe> <adverbe>* <objet-direct>*
     <objet-direct> ::= "e" <groupe-nominal>

Kion signifas tio? --Tlustulimu 19:33, 22 Jan. 2012 (UTC)

Temas pri skemo de frazoj laŭ Formo de Backus-Naur (artikolo ekzistas en multaj lingvoj) kiu utilas por aŭtomata analizo de lingvaj strukturoj ekzemple por aŭtomata tradukado. Tio ĉi estas skemo aplikebla al tokipono. AL @ 17:24, 24 Jan. 2012 (UTC)
Jen kruda traduko (gramatikaj vortoj estas kontrolendaj)>. Mi ne scias kion signifas "li la en e". Ĉu temas pri tokiponaj vortetoj kun gramatiko funkcio ?
              <frazo> ::= [<adverba-grupo> "la"] <subjekto> "li" <predikato>
      <adverba-grupo> ::= <noma-grupo>
           <subjekto> ::= <noma-grupo> | <komponita-subjekto>
          <predikato> ::= <verba-grupo> | <komponita-predikato>
 <komponita-subjekto> ::= <subjekto> "en" <subjekto>
<komponita-predikato> ::= <predikato> "li" <predikato>
         <noma-grupo> ::= <nomo> <adjektivo>*
        <verba-grupo> ::= <verbo> <adverbo>* <rekta-objekto>*
      <rekta-objekto> ::= "e" <noma-grupo>
Saluton, Arno. Dankon pro via helpo. La vortetoj "li la en e" havas gramatikan funkcion. Sed "en" estas eĉ tradukebla per "kaj". Nur strangas, ke en la skemo mankas la helpovorto "pi". Amike --Tlustulimu 17:31, 24 Jan. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Tokipono".