Diskuto:Tria genro

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Petr Tomasovsky in topic Alinomado al malĝusta titolo

Hegemonio redakti

La jena frazo, aldonita de la kontrolanto Uzanto:Kani, iom maltrafas la koncepton laŭ mi:

La koncepto de "tria sekso" kontraŭas la hegemonion de la seksa duumismo.

Triaj seksoj ekzistas en iuj socioj sendepende de hegemonioj, kiuj ekzistas aliloke. Laŭ mi estas eŭropcentre diri, ke ili dependas iel ajn de la duumismaj antaŭsupozoj de aliaj socioj, kvazaŭ diri ke Hinduismo kontraŭas la hegemonion de Kristanismo. Jan sewi (diskuto) 09:12, 17 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Mi volis nur aldoni rilatan paĝon por ke paĝoj estu preferinde rilataj unu al alia. Eble mi skribis tro supraĵe, nun mi nuancigis la ideon kaj eble jam povas resti ne tiom akra, ĉu?--kani (diskuto) 10:38, 17 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Jes, dankon, tio havas sencon, pardonu. Jan sewi (diskuto) 15:17, 18 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Alinomado al malĝusta titolo redakti

La paĝo estis alinomita al Tria genro, kio estis tute malĝusta rilate al la temo de la paĝo. "Genro" temas pri gramatiko aŭ familia divido, ekz. en botaniko. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:56, 27 nov. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Tria genro".