Diskuto:Uĵhorodo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Giorno2 in topic Superfluega aldono de nacieco

Superfluega aldono de nacieco redakti

Laŭ mia opinio estas superflue, eĉ infane, aldoni la naciecon de famuloj de urbo ĉe la listoj pri konataj personoj rilataj al la urbo. Imagu se ĉe ĉiuj urbrilataj artikoloj oni devus nun startigi aldonon de la nacieco de la famuloj - tempoperdo neutila! Se oni vere volas informiĝi plie pri la deveno de la koncernita ulo oni simple alklaku la nomon kaj tuj vidos lian aŭ ŝian biografion. Laŭ mia opinio substreki la hungardevenecon de famuloj (kiel ŝajne ĉe multaj esperantvikipediaj artikoloj faritis, ekz. Listo de famuloj naskiĝintaj en Vieno) estas eĉ iom infane ... Ĉiuj homoj (eble escepte de Eŭgeno Lanti?) havas nacian fonon kaj ĉiuj povas fieri pri tio! Por ni esperantistoj ĉiuj kulturoj egalas valore. - Giorno2 (diskuto) 05:17, 24 jul. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Uĵhorodo".