Diskuto:UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954

Pri la tago de la decido pri tiu mi iam aŭ­dis (supozeble Hermann D. Tautorat-on rakonti ĝin kadre de iu Ĵaŭda Rondo en la jaro 1988 aŭ­ 1989), ke unue la plenkunsido malakceptis la aferon, sed ĉeestanta Ivo Lapenna sukcesis akiri mallongtempan parolrajton kaj per tiu parolo atingis, ke oni decidis denove voĉdoni. Per tio fine la rezolucio tamen akceptiĝis. Ĉu nur mito aŭ historia fakto? --Hanekomi (diskuto) 10:53, 13 Apr. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "UNESKO-Rezolucio IV.1.4.422 de Montevideo pri Esperanto 1954".