Pri la regionoj oni devu unue certigi pri la formo donenda al ili (E-igo aŭ ne, kajkaj kiu ortografio)

KAJ ĉu vere ne jam ekzistas artikolo pri Kievo ? aŭ ĉu ĝi ekzistas sub Kjiv aŭ aliel ????

Ukrainio verŝajne ne estas ĝusta nomo redakti

Laŭ Akademio de Esperanto la nura ĝusta nomo de la lando estas Ukrajno. Kial ĉi tiu artikolo nomiĝas alie? Vidu Normaj landonomoj --PAD 08:23, 21. Jun 2008 (UTC)

La Akademio neniel asertas, ke la landnomoj, kiujn ĝi rekomendas, estas la solaj ĝustaj. Rekomendado de unuj formoj ne aŭtomate signifas kondamnadon de ĉiuj aliaj. En la okazo de "Ukrajno" la rekomendo de la Akademio montriĝis ne tre sukcesa. Ĝenerale oni uzas "Ukrainujo/Ukrainio" ignorante la Akademian rekomendon de "Ukrajno". Pro tio ĉi-punkte la Esperanta Vikipedio devias de la Akademia rekomendo. Eĉ povas esti, ke la Akademio baldaŭ ŝanĝos sian rekomendon ĉi-punkte. Bertilow 14:01, 21. Jun 2008 (UTC)
La formo Ukrajno estas vere preskaŭ ne uzata (nur fojfoje por doni iun historian aŭ - ege foje! - naciisman koloron). La nomo de la lando estas nature derivata el la nomo de la ĉefa nacio - ukrainoj --> Ukrainio. La diskuto estas sencela. Inter la landaj esperantistoj eĉ ne unu nomas la landon Ukrajno. Mevo 19:26, 21. Jun 2008 (UTC)
Legu ekzemple [1], rimarko 21. Estas interese, ke en la artikolo skribiĝas "En Esperanta literaturo troveblas ankaŭ la nederivitaj formoj Ukrajno kaj Ukrajnio, tamen ili estas nerekomendindaj…" kvankam Akademio opinias tute male (…Tial estas eraro nomi per ĝi la landanojn). Kvankam eble la formo *ukraino* por landano estas uzata, ĝi estas etimologie erara, ĉar ĉi tiu vorto devas indiki landon. La nomo Ukraino devenas el la ukraina Україна [ukrajina] kun la signifo Ĉe-lando (U-krajina). Estas do iom strange uzi ĝin por loĝantoj. Simile estus proklami, ke Irlando estu nomo por landano kaj la lando nomiĝu *Irlandujo*. --PAD 23:15, 23. Jun 2008 (UTC)
Oni povas senfine paroli pri la etimologio de la toponimo Україна, sed tio neniel ŝanĝos la faktojn. Kaj la fakto estas, ke la formoj ukraino (reprezentanto de la ukraina nacio), Ukrainio (lando), ukrainianoj (loĝangoj de Ukrainio sendepende de ilia nacieco) klare dominas. La fakto, ke la Akademio siatempe rekomendis alian formon, nenion ŝanĝas, ĉar la absoluta plejmulto de ukrainianoj kaj aliaj esperantistoj ne laŭas tiun rekomendon. Miaopinie, do, pluaj diskutoj pri tio estas nur "longa parolo pri utilo de lolo". Mevo 08:46, 24. Jun 2008 (UTC)

Miaopinie, oni ne menciu komence de la artikolo la formon, kiu klare estas maloftege uzata. Mi menciis aliajn eblajn formon en la lasta alineo de la subdivido "Nomo kaj aliaj formoj". Mevo 19:30, 25. Jun 2008 (UTC)

Pro la fakto, ke Ukrajnio kaj Ukrajno estas maloftaj kaj ilia uzado ofte celas iom historian kolor-nuancon, ili ne estas rekomendataj por la ordinara uzo. – Kiu la formojn malrekomendas krom vi? Bonvolu citi iun aŭtoritaton. --PAD 21:46, 25. Jun 2008 (UTC)
Ĉu la foresto de viaj ŝatataj formoj en NPIV ne elokventas? Granda E-germana vortaro de Krause havas la formon Ukrajno, sed ĝi tuj resendas al Ukrainio. La vortaro de Bokarjov (ĝis nun la plej granda vortaro E-rusa) klare preferas ukraino/Ukrainio. Plej supraĵa serĉo per Google donas por "Ukrainio+estas+kaj" ĉ. 78400 trafojn, por Ukrajno+estas+kaj - ĉ. 2520 trafojn, por "Ukrajnio+estas+kaj" - ĉ. 395 trafojn. La Tekstaro de Esperanto trovas la formon "Ukrainio" 207-foje (i.a., ĉefe en la modernaj periodaĵoj, kiel "Monato" kaj "La Ondo de Esperanto"), "Ukrajnio" - 1-foje (uzita de aŭtoro-neukrainiano), "Ukrajno" - 3-foje (du en malnova verko "Vivo de Z" kaj unu en artikolo el "La Ondo de Esperanto", kiu pritraktas la problemon de la lando-nomoj, uzita nur kiel ekzemplo).
Pri kio do ni diskutas? Jes, la formoj "Ukrajnio" kaj "Ukrajno" ekzistas, sed nun estas apenaŭ uzataj. Kiun avantaĝon havas re-enkonduko de la formo, kies etimologio havas nenian gravecon por la oportuno de la ĉiutaga uzo? Kial havi problemon tie, kie ĝi ne ekzistas? Mevo 23:02, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi iom revortumis la probleman alineon, espereble vi trovos tiun vortumon akceptebla. Mevo 23:10, 25. Jun 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ukrainio".