Diskuto:Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by Kani in topic Plibonigo

Mallongigo kaj ŝanĝo de la originala deklaracia teksto redakti

La parto "La 30 homaj rajtoj" estas parte mallongigita, parte teksto ŝanĝiĝis kaj aldoniĝis, vd. ekz. art. 1 sube. Ĝi tekstas en la artikolo:

1. Ni ĉiuj estas liberaj kaj egalvaloraj

Ni ĉiuj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ni ĉiuj havas niajn proprajn pensojn kaj ideojn. Oni devas nin ĉiujn trakti same.

dum la originalo estas (angle kaj en Esperanto):

"All human beings are born free and equal in dignity and rights. They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood."

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

La deveno de la ŝanĝita teksto ne estas klara.

Mi planas antataŭigi la "ŝanĝitan" tekston per la originala. Ĉu iu kontraŭas tion? --Ulrich Matthias (diskuto) 09:04, 14 Feb. 2014 (UTC)

Plibonigo redakti

Indas ĝenerala revizio. Kelkaj ĉapitroj estas ĝermetaj ankoraŭ. kani (diskuto) 21:02, 19 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj".