Diskuto:Universala Kongreso De Esperanto

Ĉu ne Universala Kongreso estas plibona titolo por ĉi tiu paĝo? Tio estas la nomo kutime uzata de Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ la mondo laŭ mi... --Chuck SMITH

Mi pledas por la pli longa formo, ĉar ĝi estas la oficiala nomo de la UK, kutime uzata almenaŭ en skribaj dokumentoj. Unu aferon mi tamen ŝanĝus: La vorteton "De" oni skribu minuskle! Ĉu ne?
Amike, --Unukorno

La longa nomo estas tio uzata en la Jarlibro kaj TTT-ejo de UEA, kies kongreso ĝi estas. Kaj TTT-ejoj de la lastaj UK-oj nomas ĝin tiel (kaj eĉ uzas la mallongigon UKE ene). Do ŝajnas al mi oficiala, do mi opinias ke la artikolo nomiĝu tiel, kaj Universala Kongreso estas alidirektita tien. Pri "de", mi kredas ke ne eblas minuskligi la nomon, pro la vikipedia softvaro, ĉu ne? Ĝi majuskligas la komencliterojn de ĉiuj vortoj en artikolnomo, ĉu ne? --Jacob SCHWARTZ

Jes, ĝi faras tiun stultaĵon aŭtomate. Vidu ankaŭ tiajn hororaĵojn kiaj 11-a de septembro -> 11-A De Septembro! Dankinde, la nova programo forigas ĉi tiun funkciaĉon. La nova programo, kiun ni ne jam uzas... grrr... Baldaŭ. Baldaŭ. --Brion VIBBER

Dankon pro la informoj! Mi do daŭre lernas ion novan :-) --Unukorno

Reiri al la paĝo "Universala Kongreso De Esperanto".