Diskuto:Unua Libro

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Lernemulo in topic Subtitolo

Ĝi ne estis titolita "Unua Libro", ĉu? -- :)

Certe ne -- oni ne tiam sciis, ke venus sekvaĵo! ;)

En 1888 la Unua libro estis tradukita en la rusa, ...

Nu, traduko al la rusa ne eblas, ja la unua versio estis rusa.

Titolo redakti

La titolo de la libro estas Lingvo Internacia. La artiko devus nomiĝi tiel. Golfestro 14:45, 31 Aŭg. 2011 (UTC)

Kiel la artikolo tute ĝuste diras, temas pri konvencia nomo. La nomo de la originala eldono estas donita en la artikolo. Pri la verko (fakte pluraj diverslingvaj verkoj, kio estas klarigita en la teksto) oni nuntempe uzas precipe ĉi tiun oportunan mallongan nomon, kaj la artikoltitolo estas tute racie elektita kaj ne ŝanĝinda. --Surfo 19:55, 1 Sep. 2011 (UTC)
Certe la verko eldoniĝis en pluraj lingvoj. Kial ne uzi por ĉiuj versioj de Vikipedio la titolon en la koncernata lingvo kaj la esperanta traduko (Lingvo Internacia) en la esperanto versio ? La nomo Internacia Lingvo tuj klarigas al legantoj pri kiu temas kaj kio estas tiu lingvo. Ĝenerale esperantistoj alparolas la publikon kiel ili alparolas al esperantistoj. Por elparoli la publikon, oni devas uzi ne nur lingvon sed ĉefe parolmanieron de la publiko. Kaj por la lingvo kaj por la nomo de la unua lernmetodo, Zamenhof elektis tre taŭgan nomon (Lingvo Internacia). Mi tre bedaŭras ke esperantistoj ŝangis la nomon de la unua lernmetodo al "Unua libro" kiu signifas nenion por neesperantistoj kaj ĉefe la nomon de la lingvo de "Lingvo Internacia" al "Esperanto" kiu signifas ankaŭ nenion por neesperantistoj. Kontraŭe, Lingvo Internacia tuj klarigas al publiko ke temas kaj pri lingvo kaj pri io internacia ! Pro tio kaj nacia lingvo ŝtelis la lokon de la nomo Internacia Lingvo kaj oni devas klopodi por klarigi al la publiko kio estas Esperanto. Golfestro 11:41, 7 Sep. 2011 (UTC)
Pri kio vi parolas? Ĉu pri la verko aŭ pri la lingvo? La verko, kies nomo tradukita en Esperanton estas "Lingvo internacia Antaŭparolo kaj plena lernolibro" estas plej bone konata en Esperanto kiel la "Unua Libro". Oni preskaŭ ĉiam uzas nur tiun nomon, kaj estas tute juste, ke uzanto de enciklopedio trovu ĝuste tiun nomon kiel titolon de la artikolo. Aŭ ĉu vi iam legis konfuzajn frazojn kiel "Zamenhof skribis en Lingvo Internacia tradukon el Heine" anstataŭ la klara "Z skribis en la Unua Libro tradukon el Heine". Estas tute alia afero, kiel oni nomu la lingvon. La kutima, konvencia nomo, per kiu oni referencas unu klasikan libron kaj ties diversajn eldonojn, neniel influas tion, kiun nomon oni uzu por la lingvo mem. Bonvolu serĉi en Vikipedio artikolojn (ekzemple) pri "Lingvo internacia", kiu estas interalie titolo de tre konata, iama gazeto. --Surfo 15:03, 7 Sep. 2011 (UTC)

Subtitolo redakti

La subtitolo enhavas "en kiu lingvo Esperanto estas publike prezentata", sed tio devus esti "en kiu la lingvo Esperanto estas publike prezentata". La vorto "la" mankas. Lernemulo (diskuto) 19:09, 1 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Unua Libro".