Diskuto:Unue ili la judojn venigis

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Jan sewi in topic Vortordo de la titolo

Ĉu iu germanlingvano povas revizii tiun tradukaĵon? Mi pensas, ke eĉ la titolo reviziindas. Jen la teksto en la germana el la artikolo en la angla:

Als die Nazis die Kommunisten holten, 
habe ich geschwiegen; 
ich war ja kein Kommunist.

Als sie die Sozialdemokraten einsperrten,
habe ich geschwiegen;
ich war ja kein Sozialdemokrat.

Als sie die Gewerkschafter holten,
habe ich nicht protestiert;
ich war ja kein Gewerkschafter.

Als sie mich holten,
gab es keinen mehr, der protestieren konnte.

Raoni Sousa 16:44, 6. Sep 2006 (UTC)

Vi redonis citaĵon de Niemöller, kiun li eldiris en gazeta intervjuo. Se vi volas vi povas rigardi ĝin poemo, sed ĉiukaze titola linio "unue ili la judojn venigis" ne ekzistas.

Laŭ propra simila sperto mi antaŭdiras, ke oni verŝajne forigos tiun ĉi artikolon. La kialo estas simpla: Vivikipedio ne estas kolekto de poemoj aŭ citaĵoj. Mi rekomendas al vi aldoni la tekston al artikolo pri Martin Niemöller. Rojo 16:53, 6. Sep 2006 (UTC)

Mi ĵus publikigis mian tradukon. La ĉefa malfacilaĵo estis traduki la germanan vorton "holten". Eblaj tradukoj estas: "venigis", "alkondukis", "forkondukis", "iris preni" - kaj "forportis". Mi elektis ĉi-lastan, ĉar la germana "holten" memorigas pri forporto de aĵo, kaj la direkto ("holten" signifas unuavice "alportis") ĉi tie ne tiel gravas. --Ulrich Matthias (diskuto) 19:06, 2 Feb. 2013 (UTC)
Ĉar mi ankoraŭ ne estas plene konvinkita pri tio, ĉu mia traduko estas plej trafa, mi ankoraŭ hezitas ŝovi la artikolon al "Kiam la nazioj forportis la komunistojn". --Ulrich Matthias (diskuto) 19:13, 2 Feb. 2013 (UTC)

Vortordo de la titolo redakti

La titolo havas nekutiman vortordon, kaj mi scivolas pri kial. Ankaŭ, ĉu la artikolo ne pli bone nomiĝus "Kiam la nazioj forportis la komunistojn"? Dankon. Jan sewi (diskuto) 22:12, 21 sep. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Unue ili la judojn venigis".