Simile kiel mi jam argumentis sur Diskuto:Unuobla disko, mi proponas anstataŭigi ĉi tiun uzon de "unuobla" per "unuo-". Ĉi-okaze ankoraŭ aldoniĝas, ke tio, kion la artikolo nomas "pilko" laŭ ReVo (kiu por sia matematikaj terminoj uzis la Matematikan vortaron de Bavant) kaj laŭ la Matematika Vortaro de Jan Werner estu nomata "globo". Do la artikolo estu ŝanĝata al "unuoglobo". Marcos 11:13, 14. Feb 2010 (UTC)

Mi nun efektivigis la supre proponitan titolŝanĝon. Marcos 18:13, 6. Dec 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Unuoglobo".