Diskuto:Vatikano

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by Kani in topic Vatikano aŭ Vatikanurbo?

Vatikano aŭ Vatikanurbo? redakti

Mi malkonsentas pri la nomŝanĝo de Petr ekde Vatikanurbo al Vatikano. Laŭ mia kompreno:

  1. "Vatikano" = monteto en Romo
  2. "Vatikanurbo" = konstruaĵaro sur tiu loko
  3. "Ŝtato de Vatikanurbo" (longa nomo), "Vatikanurbo" (mallonga nomo) = ŝtateto kies teritorio estas Vatikanurbo kaj kies ŝtatestro estas la papo
  4. "Sankta Seĝo" = aparta internacijura subjekto (la papo kiel "internacia jura persono"), proksime ligita al la Ŝtato de Vatikanurbo sed ne identa kun ĝi

Por ĉiuj el tiuj konceptoj oni ofte uzas neoficiale la mallongan nomon "Vatikano", sed Vikipedio estu pli preciza. Tial mi proponas malfari la nomŝanĝon de Petr. Vatikano estu pri la monteto; Vatikanurbo estu pri la konstruaĵaro kaj la ŝtato (oni distingu ilin en la teksto, sed ne necesas apartaj artikoloj pri tiuj du), Sankta Seĝo pri la Sankta Seĝo. Moldur 19:10, 20 Nov. 2011 (UTC)

Ŝajne dum dek du jaroj neniu interesiĝis pri nomŝanĝo. Ankaŭ mi preferas reteni la nomon Vatikano, majoritata en alilingvaj versioj, kvankam ja ankaŭ multaj lingvoj preferas Vatikanurbon. Se oni deziras artikolon pri la monteto, ĝi povas esti Vatikano (monto). Dum nomo de la ŝtato ĉiuokaze estu ne "Ŝtato de Vatikanurbo" sed "Ŝtato Vatikanurbo", ĉar kaj la "Ŝtato", "Vatikano" kaj "Vatikanurbo" estas la sama afero.--kani (diskuto) 11:06, 22 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Vatikano".