Diskuto:Verbotempo

Tempo (gramatiko) anstataŭ Tenso redakti

Mi ne vidis tiun neologismon "tenso" en iu ajn vortaro, dum ekzistas jam la termino "tempo" por priskribi ĝin, ekz. elektu anstataŭ verbotempotempo (gramatiko) ! DidCORN la 14-an de novembro 2010 16:45 (UTC)

Saluton, DidCORN. Mi ankaŭ dubas pri la utileco de aparta termino "tenso". Sed mi trovis ĝin kun indiko al "tempo" en la vortaro de Krause "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" el 1999, sur la paĝo 785. Sed en aliaj libroj mi neniam legis ĝi. Do ni prefere uzu pli taŭgan titolon. Ĉar verbotempo estas alidirektilo sur ĉi tiun artikolon administranto devus interŝanĝi inter ili. Do mi proponas, ke ni uzu "verbotempo" kiel titolon kaj lasu "tenso" kiel alidirektilon. Do inverse ol nun. Se ne estas alia propono, mi realigos tion post semajno. Amike --Tlustulimu 15:44, 18 Jun. 2011 (UTC)

verbotempo redakti

  1.   Por: estas jam alidirektilo, kies titolo uzeblus por la artikolo mem. --Tlustulimu 15:44, 18 Jun. 2011 (UTC)
  1.   Por: Montanesko (diskuto) 14:07, 21 Feb. 2013 (UTC)

tempo (gramatiko) redakti

alie redakti

Rezulto redakti

Ĉar du uzantoj subtenas la formon verbotempo, mi ĵus ŝanĝis la artikolon laŭ tio kaj alinomigis al la nova titolo. --Tlustulimu (diskuto) 14:15, 21 Feb. 2013 (UTC)

Post la rezulto redakti

"Verbotempo" estas bona, sed estas PIV por "tenso". Do mi forigis la ne-neŭtralan esprimon de "malofte tenso".--Salatonbv (diskuto) 23:34, 8 Okt. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Verbotempo".