Diskuto:Vincent van Gogh

laŭ miaj konoj, VAN GOGH ne sinmortigis (aŭ memmortigis) sed "nur" pafis al sia ingveno sed ne por sin mortigi. Sed antaŭ ol ŝanĝi la paĝon, mi preferas unue trovi dokumenton en kiu oni klare diras ke li pafis ne por sin mortigi. Eble en liaj leteroj... mi serĉos. --- Nicola RUGGIERO

Mi estas granda admiranto de aŭstra pentristo Egon Schiele kaj iom mirigis min jena frazo el paragrafo Influo al moderno: "Aliaj famaj pentristoj, kiujn influis Van Gogh komence de la 20-a jarcento, estis Edvard Munch, Pablo Picasso, Egon Schiele kaj Chaim Soutine."

En neniuj libroj pri Egon Schiele, kiujn mi posedas, mi legis tian aserton - krome, Egon Schiele pentris malmultajn pejzaĝojn, prefere homojn, kaj lia stilo estas tute aparta. Konfuzo kun Van Gogh ne eblas. --Dominik 09:24, 20. Sep 2010 (UTC)

Post ioma esploro, mi konstatis, ke la supre menciita frazo estis rekte transprenita el la Germanlingva Vikipedio: "Weitere bekannte Maler, die am Beginn des 20. Jahrhunderts unter dem Eindruck van Goghs standen, sind Edvard Munch, Pablo Picasso, Egon Schiele und Chaim Soutine." --Dominik 13:42, 20. Sep 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Vincent van Gogh".