Kiom gravas la Akademia decido, se la enlandaj esperantistoj nomas ĝin alie? Ni havas nun artikolon Vjetnamio, kaj ĉi lasta artikolmovo absurdas. Bab 12:17, 3. Feb 2005 (UTC)

(Ceter, Vjetnamoj estas etno, dum "Vjetnamianoj" ankaŭ inkluzivas aliajn popolgrupojn. Bab 12:18, 3. Feb 2005 (UTC))


Mi ne ŝatas tiujn Akademianojn, kiuj ĉiusemajne ŝanĝas bazajn vortojn. Razilklingo 12:22, 3. Feb 2005 (UTC)

Ĉiukaze ni ne povas havi duoblan sistemon ĉi-tie. Ĉu ni nomu la landon "Vjetnamo" aŭ "Vjetnamio" en la Vikipedio? Mi voĉdonos por "Vjetnamio", kaj ĉar "vjetnamoj" estas etno, kaj ĉar "vjetnamano" malplaĉas al mi... Kion opinias aliaj? Bab 12:50, 4. Feb 2005 (UTC)

Mi voĉdonas same. Gunnar Gällmo 14:12, 5. Feb 2005 (UTC)

La nuna teksto de la artikolo perfortas la esperantan gramatikon, ĉar "la ĉefa etno loĝanta en Vjetnamio" devas esti "vjetnamoj", dum ĉiuj loĝantoj de la lando devas esti "vjetnamianoj", kiel dirite supre de Bab. Cetere, UEA uzas la formon "Vjetnamio" en sia retpaĝo; do, la artikolo estu malalidirektita. (Aŭ kiel oni diris dum la UK en Braziljo 1981: "Estis eraro ke estis eraro.") Gunnar Gällmo 14:33, 6. Feb 2005 (UTC)

Ĉu la vietnama lingvo vere parencas al la ĉina? Mi scipovas nek nek, sed la anglalingva vikipedio diras: "Although it contains many vocabulary borrowings from Chinese and was originally written using Chinese characters, it is considered by linguists to be one of the Austroasiatic languages" - do ne unu el la ĉin-tibetaj. Ĉu iu lingvisto povas komenti? Gunnar Gällmo 17:42, 11. Feb 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Vjetnamoj".