Diskuto:Vladislao la 2-a Jogajlido

Laŭ la historio de tiu ĉi paĝo okazis proksimume jene:

  • Iu kreis artikolon pri Vladislao la 2-a Jagello, pola reĝo kaj litovia grandduko, kiu naskiĝis en 1351.
  • Iu alia rimarkis, ke ekzistis ankaŭ ĉeĥa reĝo, same nomata Vladislao la 2-a (de Bohemio kaj Hungario), naskita en 1456. Laŭ la logiko "8 oble 3 ne povas esti 24, ĉar 24 estas ja 6 oble 4" li konkludis, ke la origina artikolo estas forigenda, kaj anstataŭe metis sian.

Mi vidis (ekzemple el Diskuto:Maria Teresia), ke tiu dua persono havas tre akran diskut-stilon kun personoj, kiujn li taksas malsuperaj (t. e. ĉiuj); do mi supozas, ke ne utilas diskuti pri la afero. Sed la intervikiaj ligiloj de la artikolo ĉiuj montras al artikoloj pri la pola reĝo. Tio ne estas tre utila. --anonima kontribuanto de IP-adreso 84.56.9.95 28 jun. 2005‎

Vi tute pravas, la afero estas strangega. La sama situacio estas ĉe esperantlingva listo de polaj reĝoj, kiu estas do ŝanĝenda (en la listo estis ekz. Ladislao la 1-a - ne Łokietek, sed la reĝo de Ĉeĥio, kaj Přemysl Otakar la 2-a, kiu neniam estis reĝo de Pollando) --Lohengrin 15:31, 21. Nov 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Vladislao la 2-a Jogajlido".