Diskuto:Zsuzsa Polgár

POLGÁR ZsuzsaSusan POLGAR. Ĉiu alia varianto estas fi-miksaĵo de nacia kaj elpensitaj nomoj. Narvalo 09:21, 25. Okt 2005 (UTC)

Fakte, Zsuzsa estas diminutivo (karesnomo). Laŭ ŝia naskiĝa akto, ŝi nomiĝas Zsuzsanna. Ŝi nomas sin Susan en anglalingvaj medioj, kaj Suzanna en esperantlingvaj; ambaŭ estas tradukoj de ŝia "naskiĝa" nomo. (Mi ne diru ŝia "baptonomo" ĉar ŝi evidente ne estis baptita.) - Tonymec 09:33, 25. Okt 2005 (UTC)

Suzana ĉu ne? kun unu n Narvalo 09:35, 25. Okt 2005 (UTC)

Nu, kiam mi vizitis ŝian familion antaŭ kelke da jardekoj (mi loĝis ĉe ili dum la Budapeŝta UK en 1983) ili diris Suzanna, aŭ hungare Ĵuĵi (kiu estas eĉ pli "karesa" ol Zsuzsa). Mi ne batalos multe kontraŭ movado de la "enhavoplena" paĝo al la "hungara" kaj inverse, sed mi supozas ke (nun ke mi kreis redirektadajn paĝojn, ankoraŭ ne vidinte vian ĉi-supran komenton) tion devos fari administranto. - Tonymec 09:43, 25. Okt 2005 (UTC)

Ĉiu rajtas movi paĝojn.

Ĉu eĉ kiam la alven-titolo jam estas okupita? - Tonymec 09:50, 25. Okt 2005 (UTC)
Jen mi movis la paĝon, forigis duoblajn redirektojn, kaj kreis trian redirekton (el ŝia "angla" nomo al la hungara). Kion vi opinias? - Tonymec 10:02, 25. Okt 2005 (UTC)

Tonymec, ĉu vi povas rakonti pli detale pri Suzanna? Ĉu vi renkontis tiun formon nur parole, aŭ ankaŭ skribe? Ĉu vi facile povas aŭdi la diferencon inter Suzana kaj Suzanna kaj aliaj formoj kun S anstataŭ Z aŭ inverse? Lingvano 10:59, 25. Okt 2005 (UTC)

Jes, mi povas aŭdi la diferencon, ĉar en "Suzanna" la sono -n- estas plilongigata ("ĝemeligata" kiel diras lingvistoj), igante la silabojn esti Su-zan-na, kun paŭzo ĉe la -n-. Se estus "Suzana", la silaboj estus Su-za-na, kaj la paŭzo estus ĉe la -a-. Hungare la nomo ortografiiĝas Zsuzsanna, kiu prononciĝas ĵu-ĵan-na, kun akcento (kiel ĉiam en la hungara) je la unua silabo, kiu tamen ne estas plilongigata, ĉar en la hungara longaj vokaloj estas markataj per akuta akcento (kiu eventuale kombiniĝas kun umlaŭto, fariĝante duobla akuta akcento). Skribe mi renkontis nur la hungarajn formojn, kaj ankaŭ "Sofia" — por ne konfuzi Polgár Zs. (Zsuzsa) kaj Polgár S. (Sofia, t.e., Zsófia). Parole mi ankaŭ aŭdis Ladislao, Suzanna, k.a. Pri la orela distingo inter diversaj sibilantoj, mi bonŝance lernis lingvojn jam tre juna. Mia gepatra (la franca) javas /s/, /z/, /ŝ/; mi juna lernis la anglan kaj la hispanan: ambaŭ havas /θ/ kaj la angla havas /ð/; multe pli maljuna mi lernis ne la lingvon sed la alfabeton de la araba, kiu havas س ش ذ ص ظ — ne ĉiuj facile distingeblaj por "okcidentaj" oreloj, nek prononceblaj por okcidenta buŝo, tamen eĉ tie mi (iom) aŭdas kaj eĉ sukcesas aŭdigi la diferencojn. - Tonymec 12:58, 25. Okt 2005 (UTC)

Bone. En tiu okazo restu Suzanna, kvankam tiu formo ne estas tradicia en Esperanto. Mi aldonos noteton pri tio en la artikolo pri Susano. Lingvano 13:03, 25. Okt 2005 (UTC)

:-) Intertempe mi kreis Polgar kaj POLGÁR Judit. La artikolon pri la tria fratino mi tradukos ĉi-vespere — se neniu faras tion antaŭ mi. Ju pli da kontrolantoj, des pli bone. ;-) - Tonymec 13:13, 25. Okt 2005 (UTC)

Saluton, mi renkontis la patron kaj Zsuzsan en 1987 en Munkeno. Ĉu la artikoloj pri fratinoj ne aldoniĝu al kategorio Denaskaj esperantistoj? Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 08:27, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Zsuzsa Polgár".